Crusoe SE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:TransmetaCE.gif

Pri la temo estas Portalo:Komputilo

Crusoe SE - familio de procesoroj far firmao Transmeta. La procesoroj estis prezentitaj 6 januaro de 2003. La titolo estas deĉifrata Crusoe Special Embedded processors. La procesoroj estis destinataj por enkonstruitaj sistemoj.

Kerno TM5500 Crusoe SE estas speciala versio de Crusoe TM5400. Crusoe SE estas projektita laŭ arkitekturo sistem-sur-ico kun enkonstruita norda ponto. La procesoroj havas staplojn L1 kaj L2 po 128 Kb kaj 256 Kb. La icoj povas funkcii kun ĉefmemoro SDRAM kaj DDR SDRAM. La kristaloj estas fabrikataj laŭ 0,13 mkm teknologio kaj korpusigataj en BGA.

La procesoroj estas fabrikataj en du versioj Standart Power Tm5500EX kaj Low Power TM5500EL. Ĉiu versio havas specimenojn kun frekvenco 667, 800 kaj 933 MHz.

La procesoroj estas destinataj por funkciado en reĝimo 24/7 dum 10 jaroj. Operaciumo Windows XP Embedded, far Mikrosofto, subtenas la procesoron. Transmeta postulis, ke la procesorojn jam subtenas firmaoj Monta Vista Software, Silicon Motion kaj aliaj.