Csákánydoroszló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Csákánydoroszló (ĉakanjdoroslo) estas unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Körmend. Ĉakan estas turka nomo, Draslav estas slava nomo.

Preĝejo de Csákánydoroszló kun la ornama puto
Panoramo pri fortikaĵo-kastelo en Csákánydoroszló

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Csákánydoroszló situas en valo de Rába, laŭvoje kaj laŭfervoje inter Körmend kaj Szentgotthárd, pli precize de Körmend la unua vilaĝo ĉe Rába. Körmend troviĝas je 9 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio estis tie du vilaĝoj: Nagycsákány (granda Ĉ.) kaj Rábadoroszló. La unua mencio okazis en 1248. Dum la kontraŭturkaj bataloj familio Batthyány konstruis komence kasteleton, poste faris el tio burgon. Tiu kastelo ankaŭ nun estas uzata.

En 1920 la vilaĝo trovis sin apud la nova landlimo. En 1939 la du vilaĝoj unuiĝis. Post 1945 fer-kurteno konstruiĝis laŭ la aŭstra landlimo. La vilaĝo estis vizitebla nur per permesilo. En 1965 estis granda inundo de Rába. En 1989 la fer-kurteno nuliĝis, oni trovis ĉe la limo netuŝitan zonon dum 40 jaroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1765 romkatolika Preĝejo de Johano Nepomuka (Csákánydoroszló) konstruiĝis, kies turo estas 38 m-ojn alta.

Famuloj[redakti | redakti fonton]