Csíki Lapok
Csíki Lapok [ĉiki lapok] (= ĉik-aj folioj)
Ĝi estis hungarlingva burĝeca, liberala, politika, ekonomia kaj socia semajngazeto en Csíkszereda, (post 1920 Miercurea Ciuc) (1889 – 1944) en propraĵo de Lajos Vákár, pli poste en propraĵo de lia vidvino.
Redaktoroj[redakti | redakti fonton]
Ĝin redaktis Gyula Élthes (1910 – 22), Csipak Lajos (1922), Vékás Lajos (1922 – 26), Viktor Részegh (1927 – 44). Li subtenis la vidpunkton de la partio Országos Magyar Párt, sed li atentis ankaŭ pri la tradicioj popolaj kaj lokhistoriaj, kontribuis al ekkono de la regiono. Li luktis por la evoluigo ekonomia kaj kultura de la baseno.
Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]
Inter liaj kunlaborantoj troviĝis: István K. Balogh, Ágoston Bartalis, Pál Péter Domokos, Imre Kozán kaj Imre T. Nagy. En la gazeto publikigis rakontojn, poemojn, kritikojn: Áron Antal, István Albert, István Balogh, Ferenc Kajtsa, László Barna Mihály.