Csővár

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Csővár (ĉOvAr) slovake Cuvar estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Vác. La loknomo signifas: tubo-fortikaĵo.

Ruinaĵo de fortikaĵo Csővár

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Csővár situas ĉe monto Cserhát (ĉerhAt), laŭ trairaj flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Vác troviĝas je 20 km-oj.

Historio [redakti]

Pri la fortikaĵo estas la unua skriba mencio en 1319. La vilaĝo kaj la fortikaĵo detruiĝis dum la turka erao. En la 18-a jarcento slovakoj refondis la vilaĝon.

Vidindaĵoj [redakti]

La luterana preĝejo konstruiĝis en 1826, la turo estas 23 m-ojn alta. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago Sinkár troviĝas.