Csataszög
El Vikipedio
Csataszög [ĉatasog] estas nova malgranda vilaĝo en meza Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Szolnok. La nomo signifas hungare batalejo inter riverobrakoj. Onidire dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a okazis tie batalo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 11 km²
- Koordinatoj: 47°17′06″N 20°23′13″O / 47.285°N, 20.38694°OKoordinatoj: 47°17′06″N 20°23′13″O / 47.285°N, 20.38694°O
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 5064
- Telefonprefikso: 56
Situo [redakti]
Csataszög situas laŭ la dekstra flanko de Tiso, laŭ traira flankovojo. Fegyvernek troviĝas 14, Szolnok 24, Újszász 28 km-ojn.
Historio [redakti]
Dum la historio la loko apartenis al vilaĝo Nagykörű. La loko estis unuafoje menciita en 1865. Ekde 1994 la komunumo ricevis la rangon vilaĝo kaj iĝis memstara municipo.