Cserhátsurány
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Cserhátsurány (ĉerhAtŝurAnj) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.
- Areo: 19 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9791/19.4277
- Loĝantaro: 960
- Poŝtkodo: 2676
- Telefonprefikso: 35
Situo [redakti]
Cserhátsurány situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Balassagyarmat troviĝas 17, Pásztó 26, Rétság 27 km-ojn.
Historio [redakti]
Cserhátsurány estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1138. Post la mezepoko pro la konstantaj kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- gotika romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1344, baldaŭe barokigita, en 1934 renovigita, la turo estas 32 m-ojn alta
- luterana preĝejo de 1821
- kastelo de Jánossy (jAnoŝi) el la 17-a jarcento
- kastelo de Simonyi (ŝimonji) el la 18-a jarcento
- muzeeto
Famulo [redakti]
- en 1766 fakverkisto Sámuel Tessedik tie estis privata instruisto
