Csesznek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csesznek

Csesznek (germane Zeßnegg, kroate Česneg, slovake Česnek) estas vilaĝo en la hungaria departemento Veszprém, fama pro sia samnoma mezepoka burgo.

La mezepoka burgo de Csesznek estis konstruita en 1263 de barono Jakab Cseszneky kiu estis la ensifero de la reĝo Béla la 4-a. Li kaj liaj posteuloj poste estis nomataj laŭ la burgo per alnomo Cseszneky. Inter 1326 kaj 1392 ĝi estis reĝa kastelo, kiam reĝo Sigismundo ofertis ĝin al la familio Garai interŝanĝe por la teritorio Macsó Banato. En 1482 la vira linio de la Garais formortis kaj reĝo Matthias Korvino donacis la kastelon al la familio Szapolyai. En 1527 ekposedis ĝin barono Bálint Török. Dum la 16-a jarcento la familioj Csábi, Szelestey kaj Wathay estis en la posedo de Csesznek. En 1561 Lőrinc Wathay sukcese repuŝis la sieĝon fare de la otomanoj. Tamen, en 1594 la kastelo estis okupita de turkaj trupoj, sed jam en 1598 la hungaroj rekaptis ĝin. En 1635 Dániel Esterházy aĉetis la burgon kaj la vilaĝon kaj ekde tiam Csesznek estis posedaĵo de la familio Esterházy ĝis 1945.

Eksteraj ligiloj