Csipkerek
Csipkerek [ĉipkerek] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 9836
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°04′36″N 16°56'16″E
Situo
Csipkerek situas sur deklivoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero.
Historio
La romianoj tie vojaĝis el Romo ĝis Arrabona (nun Győr). La unua mencio devenis el 1314 laŭ tiama hungara ortografio "Chipkerek". La turkoj detruis la komunumon, poste kroatoj kaj germanoj refondis la vilaĝon.
Vidindaĵoj
En 1906 katolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna konstruiĝis.