Csongrád (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Csongrád (ĉongrAd) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono Csongrád, kies centro estas. La nomo signifas slave nigra (komprenu:tera) fortikaĵo. Oni nomis la departementon laŭ la fortikaĵo.

Katolika preĝejo en Csongrád

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso havanta havenon kaj pontojn, ĉe kunfluejo de Körös, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kiskunfélegyháza-Szentes. Proksime estas Szentes.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 11-a jarcento la tiam ekzistanta fortikaĵo kaj la ĉirkaŭaĵo estis departementejo, kiu rango ĉesis en 1241. Ŝajnas, la tataroj detruis la komunumon. En la 15-a jarcento Csongrád havis la rangon urbo. En 1769 katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo konstruiĝis. En 1849 la aŭstra armeo forbruligis la urbon. En 1876 ĝi degradiĝis je grandvilaĝo kaj rericevis ĝin en 1923.

Pontono-ponto al Csépa

Ĉarumistoj[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento la komunumo estas centro de ĉarumistoj. Tiam okazis reguligo de Tiso. La laboristoj estis malriĉuloj, havantaj unuradan ĉarumon kaj platfosilon. En la urbo troviĝas monumento de ĉarumisto. Apud la urbo troviĝas iama riverbranĉo de Tiso.

Banloko[redakti | redakti fonton]

Oni banadas ne nur en Tiso, sed ankaŭ en la termala banejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Csongrád naskiĝis matematikisto László Hatvani.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]