Csorvás
El Vikipedio
Csorvás (ĉorvAŝ) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono Orosháza.
- Areo: 90 km²
- Loĝantaro: 5700
- Poŝtkodo: 5920
- Telefonprefikso: 66
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Békéscsaba-Szeged.
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. En la 12-a j.c. la vilaĝo havis preĝejon. La unua skriba mencio devenis el 1456. En 1595 la turkoj okupis la regionon, kiu senhomiĝis. En 1871 la fervojo ektrafikis.
Ekde 1970 la vilaĝo ricevis titolon grandvilaĝo, en 2005 urbo. La urban ekonomion karakterizas okupiĝo pri agrikulturo.
Vidindaĵoj estas luterana, kalvinana, katolika preĝejoj kaj baptista preĝdomo.
