Kuiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cuíca)
Kuiko

Kuiko (portugale: cuíca) estas frototamburo simile al hispana zambombo, kiu estas uzata en brazila muziko. Ĝi konsistas kutime el metalcilindro kun ĉiuflanke surstreĉita ledo. Enligita en la ledon estas malgranda bambuobastono, kiu svingigas la membranon kaj kiu troviĝas ene de la instrumenta korpo. Pri la foje aŭdebla supozo, ke je la tegaĵo temas pli katofelo aŭ -haŭto, ne troviĝas indikoj en brazila fakliteraturo.

La instrumenta grando varias de ladskatola ĝis sitela grando (alteco da 10 ĝis 20 centimetroj). Aparte elspeze faritaj instrumentoj estas el latuno kaj havas ĉe la supra flanko plurajn sonkalikojn.

Grandaj, ne plu porteblaj instrumentoj kun diametroj da 50 centimetroj kaj plu ankaŭ nomiĝas leonmuĝiloj (tiel ekzemple en la opero Tri fratinoj de Péter Eötvös).

La muzikistoj portas la kuikon helpe de ŝultrozono sub unu brako, proksimume je brusta alteco. Per frotado de la bastono per malseka peco da ŝtofo aŭ ledo ekestas kriĉaj aŭ knaraj sonoj. La sonalton muzikisto variigas per premo de la dikfingro resp. fingropintoj de la alia mano sur la felon. La instrumento estas tipe uzata por sambomuziko . Ekde simplaj ritmaj strukturoj ĝis kompletaj melodioj kuiko prezentas multecon da esprimebloj.

Pri tiu ĉi sono aŭskulti 1
Pri tiu ĉi sono aŭskulti 2