Cuatro (televidkanalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuatro
bildo
televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Landoj Hispanio
Komenciĝo de elsendoj 7-a de novembro 2005
Posedata de MFE - MediaForEurope vd
Lingvo hispana lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
106 397 073

(stato la 8-a de februaro 2023)

vdr

Cuatro en esperanto Kvar estas privata naciskala televidkanalo de Hispanio, kiu nuntempe elsendas per analogia kaj cifereca sistemoj (TDT kaj SAT). Ĝi apartenas al la hispan-itala grupo Gestevisión Telecinco, kies plej granda akciistoj estas Mediaset (41,3%) kaj PRISA (18,3%). Ĝi estis fondata de la Grupo PRISA kiel rekonvertiĝo de la koncesio de la naciskala televidkanalo per kiu ĝi elsendis, ekde 1990, la pagkanalo Canal+ de la grupo Sogecable. Ĝi regule komencis elsendis la 7-an de novembro 2005. La sidejo de tiu ĉi kanalo unue troviĝis en la madrida loĝloko Tres Cantos (sidejo de Sogecable), sed ĝia administrado translokigis ĝin al la kvartalo Fuenkaralo de Madrido, nun sidejo de ĝia ĉefa televidkanalo Telecinco.

Interreto[redakti | redakti fonton]

La 30-an de marto 2007 Cuatro fariĝas la dua televidkanalo de Hispanio (post Anteno 3) kiu havas propran konton en YouTube. Unu jaron poste, en majo 2008, naskiĝas cuatro.mobi. La portalo de Cuatro por poŝtelefona interreto kiu ofertas la eblon konsulti per la poŝtelefono la programaron de la televidĉeno, la novaĵoj kaj sporto kaj ampleksa selektado de filmetoj de Cuatro.

Logotipo[redakti | redakti fonton]

La logotipo de Cuatro estas la vorto "cuatro" minuskle skribita kaj en blankkolore (kiam la fono estas ruĝa) aŭ ruĝa (kiam la fono estas blanka).

Sloganoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005 - 2008 : Practica Cuatro (Praktiku Kvar)
  • 2006 - 2009 : Las series eligen Cuatro (La serioj elektas Kvar)
  • 2009: Te queremos ... animar, morder, inventar, agitar... (Ni amas vin... kuraĝigi, mordi, inventi, agiti)
  • 2009 - nuna: Practica Cuatro/Te queremos (Praktiku Kvar/Ni amas vin)

Programoj[redakti | redakti fonton]

Aktualigita la 9-an de februaro 2010.

Programoj elsendataj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]