Cuenca (Hispanio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cuenca (Kuenko) estas la ĉefurbo de la samnoma hispana provinco situanta en la aŭtonoma regiono de Kastilio-La Manĉo. Ĝi situas en la renkontiĝejo de la riveroj Júcar kaj Huécar. En 2004 tie loĝis 50 201 homoj.

Ĝia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Inter la vidindaĵoj troviĝas la katedralo, la famaj Casas Colgadas (pendantaj domoj super krutaĵo de la rivero). En la ĉirkaŭaĵo troviĝas natura pejzaĝo konata kiel la Ciudad Encantada (hantita urbo).

La urbo Cuenca staras 150 km sudoriente de Madrido. La provinco Cuenca estas la 5a plej granda en Hispanio laŭ surfaco, tamen ĝi estas la 7a malplej loĝata kaj la urbo mem havas nur 50 000 loĝantojn. Ĝi estas la 2a plej malgranda provinca ĉefurbo de Hispanio post Teruel.

La urbo estis fondita de islamanoj ĉirkaŭ la 10a jarcento sur ege strategia situo, sur kruta monto inter la riveroj Júcar kaj Huécar. Ĝi estis konkerita de kristana reĝo Alfonso la 8-a en la jaro 1117.

La urbo dividiĝas en du partoj: la malnova urbo, kiu staras, kiel dirite, sur monto inter du ravinoj laŭ kiuj fluas la riveroj Huécar kaj Júcar, estis nomata Monda Heredaĵo de Unesko en 1996 pro la bona konservo de la antikva urba pejzaĵo kaj la mezepoka fortreso, ĝia riĉa civila kaj religia arkitekturo de la 12-a ĝis la 18-a jarcento, kaj la eksterordinara fuzio de la urbo kun ties belega medio.

La plej interesaj festivaloj en Cuenca estas la Sankta Semajno, Semajno de Religia Muziko kaj la festoj de Sankta Juliano (aŭgusto) kaj Sankta Mateo (septembro). Vizitinda estas ankaŭ la Muzeo de Abstrakta Arto.

Situo de Cuenca en Hispanio

[redakti] Aliaj signifoj

Kuenko estas la ĉefurbo de samnoma hispana provinco, kun urboj kiel Tarancón, Las Pedroñeras kaj Mota del Cuervo.

Cuenca estas ankaŭ la nomo de kelkaj urboj en Ameriko, precipe unu el la plej gravaj en Ekvadoro

[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj