Cuentos de Eva Luna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuentos de Eva Luna
literatura verkonovelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Isabel Allende
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1989
Eldonejo HarperCollins
vdr

Cuentos de Eva Luna (Rakontoj de Eva Luna) (1989) estas unu el la plej konataj kaj bonkvalitaj verkoj de Isabel Allende kaj ties ununura rakontaro. Rilatas al alia verko -romano- de la sama aŭtoro nome Eva Luna kies ĉefrolulino estas rakontisto. Tiu ĉi rakontaro kolektas la supozeblajn rakontojn de Eva Luna. Tamen ne temas pri simpla kolekto, sed de verko pli unuece elpensita. Isabel Allende vidas rakontan skemon - heroeca virino kiu luktas kontraŭ kontraŭa medio kaj suferas pro ama historio - kaj ripetas plu kaj plu la saman skemon kun variaĵoj aŭ variacioj ĉar vere la verko similas muzikan simfonion.

En tiu skemo ofte pasas multe da tempo, sed tamen la forta sento de roloj -amoj, sed ankaŭ malamo- pludaŭras. Ofte subite okazas surprizo, ĉefe troiga. Ambaŭ rimedoj rilatigas tiun verkistinon kun la romanoj de Gabriel García Márquez, kiel ankaŭ aliaj precizaj detaloj kiel Jesús Dionisio, la indiĝeno kiu faras skulptaĵojn en boteloj apud sia nepino Claveles same kiel Aureliano faras orajn fiŝetojn apud sia nepo. Aliaj detaloj rilatas la mondon de tiu verko kun Eva Luna, kiel la roloj de Eva, Rolf Carlé aŭ skandinavaj temoj en la sudamerika tropiko.

Krome ĉiam estas virineca feminismo rilate al la povo de rakontisto. Super ĉiuj virinoj en la verko flugas la umbro de Eva Luna, la rakontistino. Malfermas kaj fermas la verkon citaĵo pri la plej fama rakontistino de la monda literaturo, tiu de Mil kaj unu noktoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • “Dos palabras” (Du vortoj). Belisa Crepusculario vendas vortojn. Iu kolonelo -ĉiam en intercivitana milito- venas aĉeti diskurson, ĉar li volas esti prezidento. Li sukcesas, sed sentas sin sola. Estas Mulato kiu alportas lin al BC.
  • “Niña perversa” (Malica infanino). Elena Mejías enamiĝas je nova kliento, Bernal, la Najtingalo, supozebla kantisto, en pensiono de la patrino, kiu amoras kun tiu kliento. La viro malakceptas filinon eĉ de sia lito. Post foresto pro studado, la filino revenas; la jam edzo de la patrino konfesas al tiu sian amon, sed ŝi neniom memoras.
  • “Clarisa” estas bigota oldulino kiu havas strangajn filojn, nome du menskapablaj el sia edzo, kiujn ŝi enfermas en ublieteca ĉambreto, kaj di "normalaj". Alvenas la Papo kaj samseksemuloj venas maskitaj je monaĥinoj; pro la impreso Clarisa estas mortonta kaj konfesas al sia amikino ke ili estas la filoj de politikisto.
  • “Boca de sapo” (Bufa buŝo). Hermelinda estas akceptema ĉiesulino kiu konsolas laboristojn de Tierra del Fuego, ekzemple per distra vetludado kiu sukcesas frapi sin en la seksorgano per monero. Venas asturiano kiu enamiĝas, “gajnas” kaj alportas ŝin.
  • “El oro de Tomás Vargas”, kiu havas kaŝitan trezoron. Iam alportas naskontan konkubinon hejmen kaj edzino kompreneble malamas ŝin, sed poste prizorgas ŝin. Tomás malvenkas en ludado kaj la trezoro malaperas, oni murdas lin. La edzino kaj la kromedzino prosperas.
  • “Si me tocaras el corazón” (Se vi tuŝu mian koron…) Hortensia estis 47 jarojn kontraŭleĝe malliberigita hejme de despoto por kiu ŝi ludas muzikon. Kiam ŝi estas liberigita kaj la despoto malliberigita, ŝi iras al la karcero porti manĝaĵojn por li kaj ludi muzikon.
  • “Regalo para una novia” (Donaco por fianĉino). Horacio Fortunato estas cirkestro kiu klopodas por impresigi sian amatinon, Patricia Zimmerman, riĉa edzino, per floroj, juveloj ktp. Finfine li deplojas sian cirkon kaj ŝi akceptas lin.
  • “Tosca”. Maurizia Rugieri, operema, abandonas sian edzon kaj filon por eskapi kun kuracisto Leonardo Gómez, supozeble poeziema kaj aventurema, sed kiu portas ŝin al naftokampo, kie ŝi devos prizorgi lin. Post 30 jaroj la edzo kaj filo reaperas konstruante ŝoseon. Maurizia estas parolonta al ili, sed rezignas.
  • "Walimai" estas ĝangala indiano kidnapita de blankuloj; oni alportas lin kontentigi kun virino, kiu estas de la patrina tribo; kaj tial li murdas ŝin por liberigi ŝin; poste fuĝas, dum li senigas sin el la spirito de la murdita virino.
  • “Ester Lucero” estas infanino je kiu enamiĝas Ángel Sánchez, revoluciula kuracisto. Iam oni alportas ŝin al la hospitalo kun enorma vundo kaj li kuracas ŝin fakte per herboj per kiuj indiana popolkuracisto kuracis en la gerilo revoluciulon same kun enorma vundo.
  • “María, la boba” (stultulino) estas iom infaneca pro trajnakcidento. Oni edzinigas ŝin al maljunulo, kiu mortas, oni sendas ŝin al Hispanio kaj dum ŝipveturado, amoras kun multaj kaj finfine ĉiesulinas. Jam maljunulino, mortas trinkante "ĉokoladon".
  • “Lo más olvidado del olvido” (Plej forgesita en forgeso) estas pli priskribo ol rakonto. Du geekziliitoj ne kapablas amori ĝis kiam konfesas ke ambaŭ estas stukaĉoj.
  • “El pequeño Heidelberg” (Eta H.) estas dancejo de centreŭropa stilo kie dancis la tutan vivon du oldegaj gedancistoj, Kapitano kaj Infanino Heloiso, sen paroli, ĉar li estas nordiano, kiu ne scipovas hispanan kaj neniu lian lingvon. Iam helpite de turistoj, li petas geedziĝon. Kiam ili celebrodancas, ŝi disintegriĝas.
  • “La mujer del juez” (La edzino de la juĝisto) malhelpas fiagon de la juĝisto kontraŭ patrino de bandito Nicolás Vidal. Tiu patrino sinmortigas kaj la bandito persekutas la familion de la juĝisto, kiu mortiĝas en akcidento. La edzino Casilda seksallogas NV por distri lin, dum ankaŭ li seksallogas ŝin.
  • “Un camino hacia el Norte” (Vojo norden) temas pri komercado de infanoj. La vojo estas serĉe de la Sekretario de Sociala Bonfarto. Claveles kaj ŝia avo Jesús Dionisio, kiu faras skulptaĵojn en boteloj, donis adopte la ŝian filon kaj ekscias, ke temas pri organizo kiu elprenas organojn por transplantoj.
  • “El huésped de la maestra” (La gasto de la instruistino) mortigis iam la filon de tiu; nun estas okazo por venĝo. Nun lia filino, Inés, tranĉas lian gorĝon kun kompliceco de la lokanoj, kiuj helpas forigi la ŝpurojn.
  • “Con todo el respeto debido” (Per ĉia respekto). Gefitrompuloj ŝajnigas kidnapon de ŝi kaj altega elaĉeto por esti akceptitaj de alta socio.
  • “Vida interminable” (Senfina vivo). Paroj da judaj olduloj rifŭgintaj; li estas kuracisto kiu helpas ŝin memmortigi sin sed poste li ne povas helpi sin mem kaj alvokas Eva.
  • “Un discreto milagro” (Diskreta miraklo) estas la ununura rakonto kies ĉefrolulo ne estas virino, sed viro, nome maldekstreca pastro kiu blindiĝas kaj estas kuracita -kontraŭ sia volo- de magiulino kaj poste de hospitalo de sekto Opus Dei. La magiulino faras la miraklon kaj li iniciatas peticion por beatigi ŝin.
  • “Una venganza” (Venĝo). Dulce Rosa Orellano estas perfortita kaj ties familio mortigita de despoto Tadeo Céspedes. Ŝi vivas por venĝo, sed kiam ŝi sukcesas, ke li enamiĝu je ŝi post jaroj, jam ŝanĝiĝis ŝiaj sentoj kaj kaj amas lin. Antaŭ la nupto, ŝi memmortigas sin.
  • “Cartas de amor traicionado” (Perfidamaj leteroj). Analía Torres estas orfa novicino kiu geedziĝas kun kuzo post ia rilato perletera. Ŝi vidas poste, ke li estas fiulaĉo kaj ekkomprenas, ke la geedziĝo estis negoca afero por havigi ŝiajn terojn. La edzo mortiĝas, ŝi ekhavas la terojn, maldungas sian onklon kaj ŝi ekkonas ke verkis la amajn leterojn la instruisto de ŝia filo.
  • “El palacio imaginado” (La imagita palaco). Iu fantazia rakonto pri palaco kien diktatoro alportas kidnapitan ambasadorinon. Ankaŭ nevideblaj indianoj loĝas tie. Ŝi restas tie sentante la ĉeeston de la nevideblaj indianoj, eĉ post la morto de la diktatoro. La ĝangalo englutas la palacon.
  • “De barro estamos hechos” (Oni estas faritaj el koto). En tiu ĉi rakonto kuniĝas literaturo kaj realo. Temas pri tiu reala knabino kiu dronis antaŭ televidkameraoj dum la tragedio de vulkano Nevado en Kolombio. Intervjuas ŝin Rolf Carlé kiu estas rolulo de romano Eva Luna, kaj li nudiĝas antaŭ la knabino.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.