Culcha Candela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Culcha Candela
en Berlino dum koncerto de 2008
en Berlino dum koncerto de 2008
Fondo 2002
Ĝenro regeo, danchala regeo, hiphopo
Oficiala retejo www.culchacandela.de
Muzikistaro
kantisto Johnny Strange (Ugando/Germanio)
kantisto Itchyban (Mateo Jaschik, Pollando)
kantisto Larsito (Kolumbio) (ekde 2001)
kantisto Mr. Reedoo (Germanio) (ekde 2002)
kantisto Don Cali (Kolumbio) (ekde 2002)
diskĵokeo DJ Chino (Sudkoreio) (ekde 2001)
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Culcha Candela - prononco [KALĉa KanDEla] estas muzikgrupo el Berlino kun internacia muzikanaro kies muzikstilo havas multkulturan kaj plurlingvan fonon. La malsamaj naciecoj permesas miksaĵon de kantotekstoj kiujn ili kantas en la germana, la angla, la hispana kaj la jamaika kreola. Ĉi tiu multkultureco estas evidenta en ilia retejo kaj muzikfilmetoj.

La kantotekstoj estas parte enhave socikrititaj kaj politikaj (kiel la muzikaĵoj Una cosa... [unu afero], Schöne neue Welt [bela nova mondo]). Culcha Candela ĉeestas en la DVD "Kein Bock auf Nazis", iniciato kontraŭ kiu la ekstermdekstra partio NPD protestis.

Parte iuj kantotekstoj tamen ankaŭ estas festokantoj senpretende etosigaj kaj dancigaj (kiel Partybus [festa buso]).

La plej granda sukceso de la grupo venis en la somero de 2007 kun la unuopaĵo Hamma! , ĉar la kanto iĝis la plej populara somera sukceso de la jaro en Germanio. Li vicas №1 en Germanio, №3 en Aŭstrio kaj №13 en Svislando dum semajnoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La muzikgrupa nomo „Culcha Candela“ konsistas unuaparte el fantazia vorto kiu similu al kreola laŭprononca variaĵo de la angla vorto culture, (prononco en internacia fonetika alfabeto ˈkʌlt͡ʃə(ɹ) (kulturo), kaj duaparte el la latinlingva vorto candela, "kandelo", kaj do signifu "kandelo de kulturo" aŭ "lumo de kulturo".

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficialo retejo de la grupo