Cum nimis absurdum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cum nimis absurdum
buleo
Aŭtoroj
Aŭtoro Paŭlo la 4-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 14-a de julio 1555
vdr
DOKUMENTOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“BULEOJ”
’’’CUM NIMIS ABSURDUM’’’
ĝenro = papa dokumento
papo = Paŭlo la 4-a
jaro = 1555
temo = leĝaro pri la judaro en la papa ŝtato

Cum nimis absurdum (Ĉar estas treege absurde, latine), estas buleo promulgita la 14an de julio 1555[1] de papo Paŭlo la 4-a kiu per ĝi metis serion da rajtlimigoj al la judaj komunumoj ĉeestaj en la tiama Papa Ŝtato. Aparte, pro la rimarkinda riĉiĝo de multaj judoj praktikantaj la uzuron kaj pro la utiligo de kristana servistaro, la buleo altrudis, interalie, al la judaro montri sur vestoj, eksterhejme, flavan distingilon, malpermesis al ili posedi nemoveblaĵojn kaj, krome, al judaj medicinistoj kuraci kristanojn.

La buleo famas precipe pro la fakto ke ĝi sankciis la establon de specife farita kvartalo, poste nomita Geto. Se la Geto de Romo ne estis la unua en la kristanaj landoj ĉar ĝi jam ekzistis en Venecio en kiu ĝi ankaŭ sian nomon (geto), certe ĝi fariĝis la modelo kaj instigo por aliaj eŭropaj urboj.

La normoj promulgitaj de tiu buleo restis, en Romo, leĝnivele devigaj ĝis septembro 1870.[2]

La komenco (‘Incipit’) de Cum nimis absurdum[redakti | redakti fonton]

Tiel Paŭlo la 4-a eksplikis la neceson de la normoj limigantaj la liberon de la judoj en la papaj teritorioj:

Sinagogo de Romo

"Ĉar estas treege absurde kaj malkonvene ke la judoj, kiuj estas pro iliaj elekto al eterna sklaviĝo, [3] povu, sub la preteksto ke ili estas protektitaj de la kristana amo kaj akceptitaj kiel kunloĝantaj inter kristanoj [4], montri tian maldankemon kontraŭ tiuj ĉi ke ĝi ŝajnas ofendo kontraŭ la ricevita mizerikordo kaj pretendas ilin dominadi anstataŭ ilin servi laŭ ilia devo. Ni, informite ke, en la nobla Urbo kaj en aliaj urboj kaj landoj submetitaj al la Sankta Roma Eklezio, la insolenteco de tiuj judoj atingis tiun punkton ke ili sin arogas ne nur loĝi inter kristanoj kaj proksime de ties preĝejoj sen iu ajn distingo en la vestoj, sed ke male ili luas domojn en stratoj famaj, akiras kaj posedas nemoveblaĵojn, dungas infanistinojn kaj virinojn kunloĝantajn servistinojn kaj pluan kristanan servistaron, kaj plenumas aliajn misfarojn kiuj hontigas kaj malŝatigas la kristanan nomon ...".[5]

Enhavo de la buleo[redakti | redakti fonton]

La buleo, aranĝita laŭ 13 paragrafoj, dekretis la devojn por judoj:

  • Loĝi en domoj nekunligitaj kun tiuj de kristanoj, en fermita kvartalo kun unusola enirejo kaj unusola elirejo: tia regulo kunportis al la kreiĝo de la unuaj getoj; tiu de Romo estas unu el la plej antikvaj,[6]
  • Ne havi pli ol unu sinagogon en ĉiu urbo en kiu ĉeestas juda komunumo.
  • Survesti distingan signon (flava ĉapelo por viroj, flava fulardo por virinoj). Dekomence la judoj, laŭ la leĝo mem de Moseo, distingiĝis el la cetera popolo per aparta maniero vesti. Sekve, tamen, pro neceso de ekonomia integriĝo, ili forlasis ĉiun distingilon. La buleo profitas de tiu leĝo mosea.
  • Ne utiligi kristanan servistaron.
  • Dum kristanaj festotagoj, ne publike labori kaj ne laborigi la kristanajn dungitojn.
  • Ne “praktiki uzuron” ĉe kristanoj kaj ne kontrakti kun ili false kaj trompe. [7]
  • Ne amuziĝi, manĝi aŭ kamaradece konversacii kun kristanoj.
  • Redakti librojn kontregistrojn kaj registraĵojn rilate al aferoj kun kristanoj nur en la itala lingvo. [8]
  • Ne praktiki la komercon krom tiu pri ĉifonoj kaj pri uzitaj vestoj kun eksplicita malpermeso komerci pri “nutraj bonaĵoj destinitaj al la homa vivtenado”.
  • Ne kuraci kristanojn (temas pri judaj medicinistoj).
  • Ne nomumiĝi per la epiteto “sinjoro” ĉe malriĉaj kristanoj. [9]
  • Respekti la statusojn favorajn al la kristanoj en la loko en kiuj judoj portempe loĝus.
  • Puno por la malobservantoj.

Efikoj de la buleo[redakti | redakti fonton]

La buleo krom limigoj de la judoj havis ankaŭ efikojn, certe necelatajn, damaĝajn por la ekonomio de la Papa Ŝtato. Hebreoj marranaj, kun la helpo de turka sultano, sukcesis ekonomie bojkoti la komercojn trapasantajn tra la haveno de Ankono. Tion profitis la haveno de Pesaro, tiam regata de Duko de Urbino. La fuĝo de diversaj entreprenistoj, precipe de la komerca sektoro, damaĝis la papan ŝtaton.[10]

Kiel juĝi la buleon “Cum nimis absurdam"[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la nunaj ŝanĝitaj rilatoj kaj sentoj de amikeco inter la Katolika Eklezio (kaj ĝenerale kristanoj ĉiuj) kun la judaro, tiu buleo ne ĉesas krei embarason kune kun la aliaj du Caeca et obdurata kaj Hebraeorum gens, difinitaj la la tri malagrablaj [11]. Kaj se ŝajnas, unuavide, nekredeblaj la enhavoj de la buleo, necesas, laŭ iuj historiistoj, emerĝigi kaj sondi la kaŭzojn, socian kaj politikajn el kiuj povis naskiĝi tiaj enormaĵo, sendepende ĉu tiuj enhavoj respektas la kristanajn principojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Attilio Milano, Storia degli ebrei in Italia, Torino, Einaudi, 1992, pag. 247; Storia della Chiesa, La Chiesa e il Rinascimento, Editrice S.A:I.E., Torino.
  2. Reĝa dekreto de la 2-a de oktobro 1870 aboliciis ĉiujn civilajn limigojn kaj fakte sankciis la emancipiĝon de la judoj [1] Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
  3. La esprimo aludas al la ekkrio de judoj alvokantaj sur sin la sangon de la justulo mortkondamnenda (Mateo 27,25): “Lia sango estu sur nin kaj sur niaj infanoj”. Tiam tiu frazo ankoraŭ aperis elekto de tuta juda popolo, ne de nur kelkaj centoj da homoj kuniĝintaj en la pretoreja placeto. Hodiaŭ ĉiuj kristanaj biblioj tradukas kaj komentas alimaniere [2] Arkivigite je 2014-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
  4. La esprimo aludas al la fakto ke judoj leĝe forigitaj de Hispanio, kaj fakte ne akceptitaj en aliaj italaj ŝtatoj (Milano, Venecio), trovis akcepton kaj protekton en la papa ŝtato: papo Aleksandro la 6-a gastigis ĝis 8000 judojn kaj eĉ kreigis ĉe la Apja Antikva akceptocentron (ĝuste pro tio popolanoj en Romo lin epitetumis “papo "marrana”. Eĉ ilin li favoris kontraŭ la protestoj de aliaj judoj kiuj, timantaj perdi sian civilan staton, urĝis por ke la papo rifuzi azilon [3] kaj “Pingiotto, La leggenda nera di papa Borgia, 2008.
  5. Latine: ‘’’Cum nimis absurdum’’’ et inconveniens existat ut iudaei, quos propria culpa perpetuae servituti submisit, sub praetextu quod pietas christiana illos receptet et eorum cohabitationem sustineat, christianis adeo sint ingrati, ut, eis pro gratia, contumeliam reddant, et in eos, pro servitute, quam illis debent, dominatum vendicare procurent: nos, ad quorum notitiam nuper devenit eosdem iudaeos in alma Urbe nostra e nonnullis S.R.E. civitatibus, terris et locis, in id insolentiae prorupisse, ut non solum mixtim cum christianis et prope eorum ecclesias, nulla intercedente habitus distincione, cohabitare, verum etiam domos in nobilioribus civitatum, terrarum et locorum, in quibus degunt, vicis et plateis conducere, et bona stabilia comparare et possidere, ac nutrices et ancillas aliosque servientes christianos mercenarios habere, et diversa alia in ignominiam et contemptum christiani nominis [...]
  6. Tiu loĝiga dispozicio havis ankaŭ la celon malebligi agresojn de kristanaj profitantoj de la “facile kulpigeblaj” judoj
  7. Tiu normo oponas instruaĵon kaj sugestojn entenatajn en la (nepurigitaj) Talmudoj laŭ kiuj licas, eĉ meritas antaŭ Dio, trompi kaj damaĝi ĉiumaniere kristanojn [4]
  8. Evidentas ke ne povis esti garantiataj kontraktoj skribitaj en la hebrea lingvo nekonata ĉe kristanoj.
  9. Eble pro timo ke el la respekto oni trapasu al religiaj ideoj rilate Jesuon Kriston ktp
  10. M. Cassandro, verko citita en bibliografio, pĝ. 234.
  11. Vidu: Attilio Milano [5]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michele Cassandro, Intolleranza e accettazione. Torino G. Giappichelli 1996. ISBN 883486235X.
  • Attilio Milano, Storia degli ebrei in Italia. Torino, Einaudi, 1995. ISBN 8806128256.
  • Catholic Thought and Papal Jewry Policy 1555–1593, The Jewish Theological Seminary of America, New York.[6] Arkivigite je 2008-07-27 per la retarkivo Wayback Machine Stow, Kenneth R., (1977).
  • Thomas Brechenmacher (2005): Der Vatikan und die Juden. Geschichte einer unheiligen Beziehung vom 16. Jahrhundert bis zur Gegenwart. Beck, München 2005, ISBN 978-3-406-52903-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]