Cumpăna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cumpăna estas komunumo en distrikto Constanţa, Rumanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unafoje menciita sub la nomo Haşiduluc en 1870 fare de Ion Ionescu de la Brad en lia verko "Excursion agricole dans la plaine de la Dobroudja". Ĝi estis alinomita al Cumpăna en 1926.

Administrado[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas du vilaĝojn:

  • Cumpăna (historia nomo: turke Haşiduluc)
  • Straja (historia nomo: Mahometcea, turke Mehmedçay)

Lastaj evoluoj[redakti | redakti fonton]

En la lastaj jaroj, Cumpăna iĝis favorita rezida areo por la homoj, kiuj forlasi la troĝiĝintan urbon Constanţa. La elkonstruo de la konformaj servoj (gaso, traktado de malpura akvo kaj proksimeco al aĉetcentroj) akcelis tiun procezon. En Cumpăna estas videblaj du ortodoksaj preĝejoj, unu estis renovigita en 2007, kaj unu Pentekosta Kristana preĝejo fondita en 1991.

En 2007, Cumpăna estis premiita per honora titolo "European Village" fare de la delegitaro de Eŭropa Unio en Rumanio.