Kuracao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curaçao
Flosponto
Flosponto
lando de Reĝlando Nederlando • insula landolando
Akvejo Kariba Maro
Insularo Malgrandaj Antiloj
Geografia situo 12° 7′ N, 68° 56′ U (mapo)12.116666666667-68.933333333333Koordinatoj: 12° 7′ N, 68° 56′ U (mapo) f1
Curaçao (Malgrandaj Antiloj)
Curaçao (Malgrandaj Antiloj)
DEC
Curaçao
Curaçao

Map

Areo 444 km² f4
Plej alta loko 375
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/alteco mankasf5
Loĝantaro 149 679 (2011)
337 loĝ./km²
Ĉefa loko Vilemstado
vdr

CuraçaoKuracao (en Papiamento: Kòrsou) estas la plej granda insulo de la antaŭaj Nederlandaj Antiloj kaj nuna sendependa ŝtato. La ĉefloko estas Vilemstado (Willemstad), ankaŭ la antaŭa ĉefurbo de la iamaj Nederlandaj Antiloj. Curaçao havas proks. 150 000 loĝantojn.

Mapo

Geografio

Curaçao situas en la suda parto de la Kariba Maro. Kun Bonaire kaj Aruba, kiu en 1986 akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj ekde 1996 estas memstara lando en la Reĝlando, ĝi apartenas al la Alventaj Insuloj. La plej alta monto estas la Sint Christoffelberg je la nordokcidenta areo de la insulo (375 m). La insulo konsistas plejparte el koralkalko. Je la sudokcidenta flanko la maro kavigis la koralkalkon, pro kio ekestis natura haveno Schottegat kiu estas ligita kun la maro per la Sint Annabaai. Je ambaŭ flankoj de tiu golfeto situas ambaŭ urbopartoj de Willemstad: Punda kaj Otrabanda.

Geografia pozicio:(12° 06′ 60″ N; 68° 55′ 48″ U Mapo)

Vilemstado, Brionplaco
Situo
La Komercokajo en Vilemstado

Historio

Dum kolonia epoko ĝi estis konata kiel Kuracao kaj Dependaĵoj.

Ekde la 10-an de oktobro 2010 ankaŭ Curaçao akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj do ne plu estas parto de la Nederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas).


Vidu ankaŭ

Flago de Curaçao.
La Penhakonstruaĵo, unu el la konstruaĵoj kiu estas monda heredaĵo