Curechiu
Curechiu (kurekiu) (hungare: Kurety [kuretj]) estas komunumo en Rumanio norde de Deva.
Loĝantaro
En 1910 Kurety havis 941 loĝantojn (rumanoj); en 1992 493 (rumanoj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1439. Tie komenciĝis ribelo de Horea en 1784. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye). Administre ĝi apartenas al Bucureşci.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)