Rothenbrunnen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Curnatsch)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rothenbrunnen (stacidomo).
Rothenbrunnen
Blazono de Rothenbrunnen
Rothenbrunnen
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 46′ 12″ N 9° 25′ 23″ O / 46.77000 °N, 9.42306 °O / 46.77000; 9.42306 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 12″ N 9° 25′ 23″ O / 46.77000 °N, 9.42306 °O / 46.77000; 9.42306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 307
Areo 3,11 km²
Alteco 625 m super marnivelo
Poŝtkodo 7405
Komunumkodo 3637
Mapo de Rothenbrunnen

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Rothenbrunnen (en la romanĉa lingvo: Giuvaulta) estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 307 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rothenbrunnen situas ĉe la orienta bordo de la Malantaŭa Rejno sur mallarĝa ebenaĵo en la valgrundo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rothenbrunnen mem la setlejo Curnatsch en la nordo de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rothenbrunnen limas en nordo al Domat/Ems, en oriento kaj sudo al Tomils, en sudokcidento al Cazis, kaj en nordokcidento al Rhäzüns.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rothenbrunnen per du pontoj estas konektita kun la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiu pasas okcidente de la rivero tra la teritorio de la komunumo Cazis. Ankaŭ la stacidomo Rothenbrunnen de Retia Fervojo situas okcidente de la Malantaŭa Rejno sur la teritorio de la najbara komunumo tamen tute proksime de la vilaĝocentro. De Rothenbrunnen krome poŝtaŭtolinioj kondukas al Thusis kaj Rhäzüns. En la sudo de la komunumo ĉe la limo al Tomils situas alveturejo al la svisa aŭtovojo A13, kiu pasas laŭlonge de Malantaŭa Rejno tra la komunuma teritorio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Rothenbrunnen estis origine romanĉlingva komunumo. En la 19-a jarcento ankoraŭ la granda plimulto de la loĝantaro parolis la romanĉan, nome dum la popolnombrado de 1880 71%. En la jaro 1900 ankoraŭ 47% de la loĝantaro estis romanĉlingva, dum la germanlingvanoj jam estis la plimulto, nome 49%. Dum al 20-a jarcento la nombro de romanĉlingvanoj en Rothenbrunnen same kiel en aliaj romanĉlingvaj komunumoj konstante malpliiĝis. Dum la popolnobramdo de 1980 parolis 65,76% de la loĝantaro la germanan lingvon kaj nur ankoraŭ 10,92% la romanĉan. Dum la popolnombrado de la jaro 2000 la nombro de germanlingvanoj kreskis al 83,18%, dum la romanĉan parolis 7,58% kaj la italan 1,66%.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rothenbrunnen datiĝas el la jaro 1472 kiel Hof Juvalt (laŭ ĝia romanĉlingva formo). Dum la 12-a respektive 13-a jarcento estis konstruitaj la du brugoj Alta Juvalto (germane Hochjuvalt) kaj Interna Juvalto (Innerjuvalt). Ĝis 1848 Rothenbrunnen estis frakcio de la komunumo Tomils. Tiam ĝis sendependiĝis kaj farigixs propra komunumo. Ĝian germanlingvan nomon, kies signifo en Esperanto estas ruĝa fonto, ricevis la komunumo de jodakva fonto, kiu nutris ĝis la jaro 1922 kuracbanejon. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]