Curt Sachs
Curt Sachs (naskiĝis la 29-an de junio, 1881, mortis la 5-an de februaro, 1959) estis germana muzikologo. Li estis unu el la fondintoj de moderna muzikilologio (studado de muzikaj instrumentoj), kaj estas verŝajne plej vaste memorata nun pro sia kunverkado de la skemo Sachs-Hornbostel por muzikinstrumenta klasado kun Erich von Hornbostel.