Cvanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cvanoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Bildo de kunveno de cvanoj ĉ. 1900

Cvanoj estas bantua etno vivanta en Bocvano, en Zimbabvo, en la iama bantustanoj Bofutacvano de la respubliko Sudafriko kaj en la Kaprivio-regiono de Namibio. Ilia tutnombro internacie estas taksata je 4 milionoj. La cvana lingvo ĉe ili nomiĝas Secvana. Ene de la bantua etnogrupo la cvana apartenas al la subgrupo de la sotoj. Ankaŭ la cvanoj konsistas el diversaj etnaj subgrupoj, ekzemple la ngvatoj.

La nomo de la ŝtato Bocvano devenas de la cvanoj, kiuj tie estas la majoritato.

Antaŭe ĉiu cvana etno estis regata de reĝa estro, la Kgosi. La kgosi estis kaj la sekulara kaj la spirita gvidanto, ĉar li estis la peranto al la Modimo, ilia plej alte dio. Tradicie ili vivis en tielnomataj gigantoj: "vilaĝoj" kun loĝantaro de ĝis 40.000.

Precipa statusosimbolo ĉe ili estas la bovoj, per kies posedo hodiaŭ estas difinata la socia pozicio. Hodiaŭ ekzistas en Bocvano po du bovoj por unu loĝanto, sekve la bovobredado estas unu el la plej gravaj ekonomiaj faktoroj en Bocvano.