Cwmbran

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cwmbran estas moderna urbo en Monmouthshire, Kimrio. Ĝi fondiĝis en 1949 por doni novajn laboroportunojn al karboministoj. Cwmbran estas la sesa plej granda urbo de Kimrio, kun ĉirkaŭ 47,250 loĝantojn en 2001 laŭ la tiujara censo.

Antaŭe estis pluraj vilaĝoj kie nun situas la urbo. Ĉe unu el tiuj vilaĝoj estis Abatejo Llantarnam, fondita en 1179: en 1558 ĝi fermiĝis kaj iĝis privata domego. En 1946 ĝi denove iĝis religia fondaĵo, kie loĝas romkatolikaj monaĥinoj.

En la urbo situas atleta stadiono kie okazis internaciaj eventoj dum la 1970-a kaj 1980-a jardekoj.