Cydonia Mensae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cydonia Mensae
mensa [+]
Koordinatoj40° 44′ 24″ N, 9° 27′ 36″ U (mapo)40.74-9.46Koordinatoj: 40° 44′ 24″ N, 9° 27′ 36″ U (mapo) [+]
Vikimedia Komunejo:  Cydonia Mensae [+]
vdr
Reliefo de Cydonia-regiono; supre videblas la Marsa vizaĝo, sube la Piramidoj.
Marsa vizaĝo, fotita fare de satelito de Viking 1, 1976.
Marsa vizaĝo, fotita de Mars Global Surveyor, 2001.

Cydonia Mensae (lat. Cydonia-regiono) estas altebenaĵo sur norda hemisfero de planedo Marso. Ĝi situas inter la regionoj Acidalia Planitia kaj Arabia Terra. La centro situas ĉe 37° norda latitudo kaj 12,8° okcidenta longitudo kaj havas la plej larĝan parton de 854 km. La areo famas pro la Marsa vizaĝo.

Marsa vizaĝo[redakti | redakti fonton]

La satelito de kosmosondilo Viking 1 fotis la 25-an de julio 1976 el alto de 1.873 km surfacan formaĵon altan je ĉ. 3 milionojn da jaroj. Pro kvalito de imagoj ĉi-tempe, tiu geografia estaĵo memorigas pri homa vizaĝo. Sude de ĝi altiĝas piramidoformajn geografiaĵojn. Oni montris la fotojn 6 tagojn poste kaj la anomalio ricevis la nomon en la gazetaro Marsa vizaĝo, la piramidoj ricevis la nomon Inka-urboj fare de la NASA-sciencistoj.

Pli detalaj fotaĵoj de sondilo Mars Global Surveyor el 1998 pruvis, ke temas pri natura estaĵo pro erodaĵo. La saman pruvis eĉ Mars Express en 2006 per fotoj kun detaloj je 13,7 m.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Hain: Das Marsgesicht, Herbig-Verlag München und Wels 1995
  • Graham Hancock, Robert Bauval, John Grigsby, Tajemnica Marsa. Opowieść o końcu dwóch światów (Sekreto de Marso. Rakonto pri fino de du mondoj), enpoligo Krzysztof Jackowski, Prima, Varsovio 2000, p. 336, ISBN 83-7186-117-6

Video[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]