Cynosurus cristatus
daŭra cinozuro | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cynosurus cristatus
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Cynosurus cristatus, esperante daŭra cinozuro, estas specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae.
Priskribo
Ĝi estas stauda herbo kun duspecaj spiketoj sterilaj kaj florhavaj. Spiketoj estas ariĝintaj en fasketojn, kiuj formas unuflankan spikforman paniklon. Ĝi altas 5-75 cm. Folioj larĝas 1-5 mm kaj longas ĝis 15 cm. Ili estas plataj kaj pintaj. Liguloj estas mallongaj.
Brilaj flavaj aŭ brunaj semoj estas kariopsoj kun paleoj. Ekstera palea havas mallongan ariston.
Uzo
Ĝi estas kultivata por herbejo aŭ por gazono. Ĝi estas malmulte atakata per Claviceps purpurea.[1]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Towards a sustainable whole-farm approach to the control of Ergot, raporto de HGCA, aŭguston 2009