Palmapusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cypsiurus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palmapusoj
Afrika palmapuso
Afrika palmapuso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Cypsiurus
Lesson, 1843
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Palmapusoj estas ĉefe la birdoj de Cypsiurus, genro de la familio de apusedoj, kvankam oni povas nomi tiele ankaŭ la birdojn de similajn genrojn Tachornis kaj Panyptila ene de la sama tribo aŭ subfamilio Apodinitipaj apusoj. Ili nomiĝas palmapusoj, ĉar asociiĝas al palmoj.

En la genro Cypsiurus estas du specioj, nome

Tiuj tre similaj specioj estis iam konsiderataj samspecifa.

Ili havas ĉefe palbrunan plumaron kaj longajn reenkurbajn flugilojn kiuj aspektas kvazaŭ duonluno aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas longa kaj tre forkoforma, kvankam ĝi estas kutime tre fermita. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj ĉefe pro siaj mallongaj vostoj. Palmapusoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj, ĉar apusoj neniam surterigas volonte surgrunden.

Tiuj apusoj pasas plej parton de siaj vivoj en aero, manĝante flugantajn insektojn. Palmapusoj ofte manĝas ĉe la grundo, kaj trinkas dumfluge.

Referencoj[redakti | redakti fonton]