Cyrill Vörös

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cyrill Vörös
Persona informo
Naskonomo Vörös Imre
Naskiĝo 31-an de oktobro 1868 (1868-10-31)
en Borszörcsök
Morto 28-an de majo 1948 (1948-05-28) (79-jaraĝa)
en Sátoraljaújhely
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • gimnazia instruisto • esperantisto
vdr

Cyrill VÖRÖS (naskiĝis la 31-an de oktobro 1868 en Borszörcsök, mortis en 1948 en Sátoraljaújhely) estis hungara matematikisto, pastro de instrua ordeno Piarum, esperantisto.

Li instruis en gimnazioj en Nagykanizsa, Léva (nun en Slovakio), Kecskemét kaj Budapeŝto ĝis 1920, poste li estis kuratoro de la ordeno. Lia scienca agado apartenas al geometrio, precipe de János Bolyai kaj de Bernhard Riemann, li eldonis plurajn verkojn ĉi-teme.

Verkoj en la hungara[redakti | redakti fonton]

  • Egyszerű szerkezetű repülőrendszer legközönségesebb mozgásai. Kolozsvár (1893)
  • Egyszerű repülőszerket vertikális mozgása (1895).
  • Kísérleti természettan a középiskolák VII. és VIII. oszt. számára. Budapest (1901).
  • A mathematikai és fizikai földrajz elemei. A gymnasiumok III. oszt. számára. U. ott , (1902)
  • Analitikus Bolyai-féle Geometria. i. kötet Síkgeometria (hungarlingve, 1909)

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Analitika geometrio absoluta, vol. 1 - La ebeno Bolyaia - Budapeŝto, eldonejo Kókai, 1911.
  • Analitika geometrio absoluta, vol. 2 - La spaco Bolyaia - Budapeŝto, eldonejo Kókai, 1911