Czesław Czyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Czesław Czyński
Persona informo
Czesław Czyński
Naskiĝo 16-an de julio 1858 (1858-07-16)
Morto 17-an de junio 1932 (1932-06-17) (73-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj Volapukopolarusafranca vd
Ŝtataneco Pollando vd
Subskribo Czesław Czyński
Profesio
Alia nomo Punar Bhava vd
Okupo verkisto • volapukisto • okultisto vd
Laborkampo okultismoparapsikologio • literary activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Czesław Czyński (pseŭdonime Punar Bhava; naskiĝis la 16-an de julio 1858 en Turzynek, distrikto Aleksandrów, mortis la 17-an de aŭgusto 1932 en Varsovio) – pola okultisto, parapsikologo, verkisto, hipnotisto, kiromanciisto, ankaŭ volapukisto kaj mistikulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis Józef kaj Matylda. La patro farmis bienojn kaj helpis al partoprenantoj de la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Post malvenko de la insurekcio kun la familio fuĝis en Parizon. Czesław kun siaj fratoj frekventis polan lernejon Batignolles. Kiam la aŭstra registaro anoncis amnestion la familio translokiĝis al Krakovo, kie li povis daŭrigi lernadon en reallernejo. Ankaŭ partoprenis lekciojn en filozofia fakultato de Jagelona Universitato.

En 1910 en Parizo de Papus estis nomumita delegito de martinistoj por Rusio kaj Pollando. Akceptis ordenan nomon Punar Bhava. La 1-an de februaro 1912 fiksis Ordo Templi Orientis por slavaj landoj, kie li estis X° Rex Summus Sanctissimus (deka reĝo tre saktega). Antaŭ la unua mondmilito restis en Peterburgo, kie prezentiĝis kiel Lubicz-Czyński aŭ Rollin-Czyński. Li estis delegito de Katolika gnostikisma eklezio en Rusio ĉirkaŭ 1912. Czyński gajnis mondan famon danke al ekkono de okultismo kaj hipnotaj kapabloj. Li asertis, ke scipovas sendi sian astralan korpon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nauka "Volapük'a" w 12-stu lekcjach (Instruo de volapuko en 12 lekcioj), Selbstverl, Krakovo 1887
  • L'hypnotisme et ses effets curantifs, Octave Doin, Parizo 1889
  • Das Deuten der Vergangenheit, Gegenwart und Zukunft aus den Linien der hand (Chiromantie): Populär wissenschaftlich vervasst, Mor. Rätze, Dresdeno 1893
  • Графология: Крат. руководство для определения по почерку духов. мира человека: нравств. его качеств, наклонностей и умственного склада: С одной автотишей в тексте и прил. сравнительной табл. о четырех листах, тип. А.С. Суворина, Sankt-Peterburgo 1903
  • Przepowiednie polityczne w świetle jasnowidzenia (Politikaj antaŭdiroj lume de klarvideco), Varsovio 1933

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zbigniew Łagosz, Punar Bhava. Czesław Czyński i Aleister Crowley w świetle XX wiecznej tradycji ezoterycznej (Punar Bhava. Czesław Czyński kaj Aleister Crowley lume de la 20-jarcenta esotera tradicio) (monografio), 2016
  • Zbigniew Łagosz,Czesław Czyński. Czarny adept (Czesław Czyński. Nigra adepto) (monografio), 2017

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]