Czesław Pruski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Czesław Pruski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1896 (1896-11-30)
en Siedlce
Morto 4-an de februaro 1941 (1941-02-04) (44-jaraĝa)
en Lublino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Czesław PRUSKI (naskiĝis la 27-an de marto 1897 en Siedlce, Kongresa Pollando; mortis la 4-an de februaro 1941 en Lublin, Ĝenerala Gubernio[1]) estis pola magistro de juro kaj esperantisto. Li popularigis Esperanton en Rusio kaj Pollando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Czesław Pruski estis filo de Romanja Wolska kaj Bronisław Pruski. Li fariĝis juristo, rezerva oficiro, leŭtenanto.

Li esperantistiĝis en 1913 en Kronŝtadt (Rusio), fondinte gimnazian Esperanto-rondeton. En multaj rusaj urboj li laboris por Esperanto. Post la Unua Mondmilito li revivigis la movadon en Siedlce (Pollando). Li organizis multajn kursojn, prelegojn kaj aranĝojn.[2]

Ĝis la Dua Mondmilito Czesław Pruski laboris kiel sekretario de Distrikta Juĝejo en Lublin. En 1924 li fondis Lublinan Filion de la Pola Societo de Esperantistoj (PTE), kies plurjara prezidanto estis kuracisto Jan Mędrkiewicz. En 1931 Pruski daŭre vigligis la Esperanto-movadon en Lublin. Jam kadre de la filio de Pola Esperantista Asocio li gvidis dektagan senpagan kurson de Esperanto, laŭ la metodo de pastro Andreo Cseh. Li ankaŭ organizis Esperanto-solenaĵon okaze de la festo de sendependeco kun programo en la pola lingvo kaj Esperanto.

Cirkonstancoj de la morto[redakti | redakti fonton]

Arestita de gestapo la 3-an de februaro je la 21.00 horo en loĝejo de la onklo, ĉe la strato Przechodnia 2 kaj forkondukita al germana malliberejo en la Kastelo de Lublin. Ĝis noktomezo estis batita kun la aliaj. De la noktomezo ĝis la 5-a matene kun grupo de liaj personoj enketata kaj "juĝata" en la kastela kapelo. Poste kun la aliaj forkondukita al la kastela korto kaj pafmortigita.

Informita de konatoj, la edzino Irena la 7-an de februaro alvenis al Lublin por informiĝi ĉe gestapo. Informanta ŝin gestapano certigis, ke la edzo vivas kaj ŝi povas korespondi kaj sendi pakaĵojn kun nutraĵo, kiujn ŝi liveris dum tri monatoj.

Dum la dua vizito en gestapo, post ricevita informo de starostejo, montriĝis ke Czesław Pruski estis erare murdita kiel ostaĝo, anstataŭ sia onklo Kazimierz Pruski, juĝisto de Apelacia Juĝejo, kiu tiutempe estis pensiulo, malsanulo, kaj loĝis apud Lubartów.

El kroniko de Esperanta Vikipedio: 1941: Germana polico pafekzekutis nokte de la 3-a/4-a de februaro en Lublin 27 personojn el inter arestitoj en la Kastelo de Lublin - la plej juna estis 16-aĝa, mortfalis kun sia frato kaj la patrino, la plej maljuna 65), inter ili estis eminenta esperantisto Czesław Pruski, 43-jara - ili troviĝas en la komuna tombo sur la tombejo ĉe str. Lipowa (6 personoj sen identigo). La ekzekuto estis germana revenĝo pro likvido de la germana sekreta kunlaboristo H. Galiński. En la sama kolektiva tombo estis entombigitaj postrestaĵoj de kelkcent malliberuloj el la Kastelo de Lublin dum la alia germana militkrimo el la 22-a de julio 1944.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj Martiroj en Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. Jaro 42, no 4 (Julio-Aŭgusto 1962), p. 5
  2. Artikolo Pruski en Enciklopedio de Esperanto