César Franck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
César Franck
Persona informo
Naskonomo César Auguste Jean Guillaume Hubert Franck
Naskiĝo 10-an de decembro 1822 (1822-12-10)
en Lieĝo,  Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
Morto 8-an de novembro 1890 (1890-11-08) (67-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortokialo pleŭra verŝo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojBelgioFrancio
Alma mater Konservatorio de Parizo • Reĝa Konservatorio ĉe Lieĝo
Subskribo César Franck
Familio
Frat(in)o Joseph Franck
Edz(in)o Félicité Saillot Desmousseaux
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • muzikinstruisto • pianistoinstruisto
Verkoj Prelude, Chorale and Fugue
Les Béatitudes
Les Djinns
Simfonio
TTT
Retejo http://www.cesar-franck.org/
vdr

César Franck (naskiĝis la 10-an de decembro 1822 en Liege - mortis la 8-an de novembro 1890 en Parizo) estas belgdevena franca komponisto, orgenisto kaj muzikpedagogo, unu el la fondintoj de la moderna franca muziko.

Li studis private en Parizo ĉe Antonín Rejcha kaj ekde 1858 agis kiel orgenisto en la preĝejo Sainte-Clotilde en Parizo kaj profesoro pri orgenludo en la pariza konservatorio.

Aprezon li akiris precipe pro orgina kunligo de malfrubaroka kontrapunkta majstreco kun harmonio de malfrua romantismo.

Krom liaj orgenaj verkoj estas ofte ludata lia Simfonio d minor, Simfoniaj variacioj por piano kaj orkestro (1885), Pianokvinteto f minor, simfonia poemo Damnita ĉasisto (1883) k.a.