Dániel Bánffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dániel Bánffy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1893 (1893-09-18)
en Aiud
Morto 7-an de aprilo 1955 (1955-04-07) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Kazimír Bánffy
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Dániel Bánffy (1941)

BÁNFFY Dániel (ba:nfi), barono, estis transilvania hungara grandbienulo, ministro. Li naskiĝis en Nagyenyed la 18-an de septembro 1893 kaj mortis en Budapeŝto la 7-an de aprilo 1955.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Inter 1917 kaj 1940 Dániel Bánffy mastrumadis en siaj bienoj de Transilvanio. Post la viena arbitracio li estis unu el gvidantoj de la partio hungara en Transilvanio kaj invitita deputito en la parlemento de Hungario. Inter 30-a de decembro 1940 kaj 22-a de marto 1944 li estis ministro pri agrikulturaj aferoj en registaroj de Pál Teleki, László Bárdossy, Miklós Kállay.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.