Dávod

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dávod (dAvod) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Sombor. Danubo estas ne tro for, kanalo Danubo-Tiso-Danubo preterfluas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1315 en formo Dau. Tiam la komunumo havis fortikaĵon kaj ekde 1321 preĝejon. Dum la turkoj la loko ne senhomiĝis. En 1699 la Habsburgoj liberigis la vilaĝon de la turkoj. Okazis ĥolero en 1866. En 1912 fervojo Baja-Zombor ekfunkciis, krome estis vigla trafiko ankaŭ sur la kanalo. Inter 1918-1920 la serboj okupis la vilaĝon kaj kun la regiono formiĝis respubliko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika preĝejo omaĝe al Damo de Hungaroj Dipatrino
  • postbaroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Koro de Jesuo de 1779
  • kuracbanejo