Découvertes Gallimard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Découvertes Gallimard

Kelkaj volumoj de «Découvertes Gallimard» en diversaj lingvoj (france, hispane, portugale, itale, Brita angla, Usona angla kaj ĉine tradicie).
eldonkolekto • libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Diversaj aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo franca lingvo de Francio
Eldonado
Eldondato 1986 – nuntempo
Loko Parizo
Eldoninto Éditions Gallimard
Eldonejo eldonejo Gallimard
Trajtoj
Paĝoj 96–224 ĉiu volumo
Ĝenro enciklopedioeseomonografio
vdr
Bildoj uzataj por la librokovraĵoj de la franca kolekto “Découvertes Gallimard” (UK-eldono: ' New Horizons '; usona eldono: “ Abrams Discoveries ”). Kolaĝo de 64 bildoj por 64 libroj.

«Découvertes Gallimard» (laŭvorte «Malkovroj Gallimard») estas enciklopedia kolekto de libroj en poŝformato, publikigita de la eldonejo Éditions Gallimard. Ĉi tiu tre ilustrita kolekto temas pri historio, arkeologio, kulturo, arto, religio, scienco de antikva tempo ĝis modernaj tempoj.

La naskiĝo de «Découvertes» baziĝis sur ideo de Pierre Marchand, la unua volumo temas pri la remalkovro de la antikva Egiptio kiu estis publikigita la 21-a de novembro de 1986.[1] La kolekto fariĝis granda sukceso, diversaj volumoj estis tradukitaj al pli ol 20 lingvoj, kaj nuntempe enhavas pli ol 700 librojn skribitajn de pli ol 500 specialistoj.[2]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La formato A6 (125 × 178 mm) estas uzata por ĉi tiuj mini-libroj kaj presita sur dika kaj brila tegita papero, riĉe ornamitaj kun plenkoloraj ilustraĵoj: du aŭ tri bildoj po paĝo. Ĉiu libro estas kunmetita de monografio kaj centroj sur aparta temo, la tuta kolekto kovras ĉiujn kampojn de homa scio kaj sperto. La aŭtoroj kutime uzas tempoliniojn kaj historiajn perspektivojn por priskribi temon,[3] ekzemple, la unua titolo À la recherche de l’Égypte oubliée (laŭv. «Serĉante forgesitan Egiptujon») rakontita en kronologia ordo por prezenti la historio de la remalkovroj de la antikva egipta civilizo, de la malfrua antikveco ĝis la 19a jarcento, jarcento kiu markas la naskiĝon de la egiptologio. Preskaŭ ĉiuj titoloj sekvas la saman metodon, sekve, la historio estas la esenca elemento de perspektivo por ĉi tiu poŝo-enciklopedio.

Kelkaj internaciaj eldonoj de «Découvertes Gallimard», ili dividas la saman desegnan stilon.

La kovrildesegnaĵo estas unu el la specifaĵoj. La malnovaj kovriloj estas brilaj kun nigra fono ilustrita en koloro, la pli novaj kovriloj estas senbrilaj, sed pli buntaj. Ĝi diferencas de aliaj dokumenta libroj per ĝia vidaĵo: plenforma bildo, kun ĝia potenco de figuraj elementoj, ankaŭ bildo kiu estas bone egalita al enpaĝigo. Eta bildo kiu konvenas la temon por ilustri la librodorso, alia bildo kaj la markemblemo de «Découvertes Gallimard» por la malantaŭa kovrilo. La vida identeco estas forta, oni povas facile rekoni malsamajn lingvajn eldonojn de la libroj de la kolekto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]