Dédé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dédé
Origine Dédé
Dédé
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Achille Essebac
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1901
Loko Parizo
Eldoninto Ambert
Ĝenro geja literaturo
vdr

Dédé estas franca romano verkita de Achille Essebac[1] aperinta en 1901 en Parizo ĉe la eldonejo Ambert.[2] La verko atingis grandan nombron da reeldonoj, inkluzive de eldono ilustrita de Georges Bigot, kaj iĝis la granda literatura referenco de la pedofiloj de la Belle Époque ĝis la 1930-aj jaroj.

Verkita kun poezia lingvaĵo kaj samtempe penetrita de soleno, la stilo de Dedé estas ekstreme rekta, precipe se kompari kun Les amitiés particulières de Roger Peyrefitte. Eĉ hodiaŭ, el ia vidpunkto, ĝi povas esti konsiderata certasence kiel la plej bela romano pri la pederastia amo aperinta en la franca.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Le esenca intrigo de la romano, verkita en unua persono, baziĝas sur la sens-ama admiro de Marcel Thellier, viro ĉirkaŭ 30-jara, por André Dalio, tenere alnomata Dédé, ekde ilia konatiĝo en la aĝo de 14 jaroj ĉe la religia lernejo kie ambaŭ rezidis, ĝis la morto de Dédé kiam 16-jara. Dek kvin jarojn poste, obsedate de la memoro de Dédé, Marcel vojaĝas al Verono por viziti lian tombon kaj li spertas grandan desaponton kiam li konstatas, ke neniu en la urbo memoras plu pri André. Pase en Venecio li kruciĝas hazarde kun alloga adoleskanta gondolisto, ankaŭ alnomata Dédé, sed li rezignas sperti kun li tion, kion li estus povinta sperti kun la alia Dédé. La verko finiĝas per fantasmagoria elvoko de reviviĝo de amaso da adoleskantoj mortintaj sen sukcesi koni la amon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wintermans, Caspar: "The Rediscovery of Achille Essebac". Gay News, 2008-10-31.
  2. Féray, Jean-Claude. Achille Essebac, romancier du désir. Parizo: Quintes-Feuilles, 2008. ISBN 978-2-9516023-9-7.