Démocratie libérale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Démocratie libérale
partio • former liberal party
Komenco 24-a de junio 1997 vd
Fino 2002 vd
Antaŭe Respublikana Partio (Francio) vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Ideologio

Konservativa liberalismo

Ĉefestro(j) Alain Madelin vd
vdr

Démocratie Libérale (france, en Esperanto "demokratio liberala", mallonge DL) estis franca politika partio kiu pledis por konservativa liberalismo kaj estis gvidita fare de la politikisto Alain Madelin. La partio ekestis dum la jaro 1997 kaj daŭrigis la laboron de la antaŭa Respublikana Partio, kiu estis la liberala branĉo de la Union pour la Démocratie Française ("Unio por la Demokratio de Francio", mallonge UDF).

La partio dum la jaro 1998 distanciĝis de la UDF kaj iĝis sendependa. La kialo de tiu distanciĝo estis la elekto de kvar prezidentoj de regionaj konsilioj el la vicoj de la partio UDF kun subteno de la voĉoj de la elektitoj de la dekstre ekstremisma Nacia Fronto. Tiun subtenon la liberaluloj kondamnis.

Dum la prezidentaj balotoj de la jaro 2002, Alain Madelin ricevis nur 3.91% de la voĉoj. La 2-an de septembro 2002 la DL unuiĝis kun la partio Rassemblement pour la République kaj la plej multaj membroj de la UDF, por fondi "Union por Prezidenta Plimulto", kiu post mallonga tempo estis renomita "Unio por Popola Movado" aŭ france Union pour un mouvement populaire (UMP).