Démoret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Démoret
Blazono de Démoret
Blazono de Démoret
Blazono de Démoret
Démoret
Démoret
Démoret
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 44′ 50″ N 6° 45′ 24″ O / 46.74722 °N, 6.75667 °O / 46.74722; 6.75667 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 50″ N 6° 45′ 24″ O / 46.74722 °N, 6.75667 °O / 46.74722; 6.75667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 127
Areo 4,27 km²
Alteco 733 m super marnivelo
Poŝtkodo 1415
Komunumkodo 5912
Mapo de Démoret
Mapo de Démoret
Situa mapo de Démoret
vdr

Démoret estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 127 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Démoret situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando proksimume 6 kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo inter la valoj de Mentue kaj de Brojo. La kamapra komunumo konsistas el la vilaĝo Démoret kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,27 km², de kiuj 16,4% estas kovritaj de arbaro, 78,7% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Démoret limas en nordoriento al Chêne-Pâquier, en oriento al Champtauroz, en sudoriento al la friburga eksklavo Vuissens, en sudsudokcidento al Montanaire, en sudokcidento al Donneloye, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Molondin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Démoret situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Yvonand al Prahins kaj aliaj vojoj kondukas al Champtauroz kaj Vuissens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Démoret datiĝas el la jaro 1154 kiel Donmores. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de foritkaĵo el la helveta epoko kaj muroj el la romia epoko. Dum mezepoko Démoret estis senjorujo, kiu une apartenis al la familio von Portalban kaj poste al la senjoroj de Fernay el Vuissens kaj Arma el Moudon. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Démoret apartenis al la Voktejo Moudon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]