Dénes Balázsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dénes Balázsi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1936 (1936-12-12) (87-jaraĝa)
en Rareș
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo etnografo
vdr

BALÁZSI Dénes [bala:ĵi], (plumnomo Egyed Balázs) estas rumania hungara etnografo, lokhistoriisto, aŭtobiografiisto. Li naskiĝis la 12-an de decembro 1936 en la vilaĝo Rareș.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Balázsi havigis al si diplomon de bazlerneja instruisto en Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc en 1954. En 1960 li akiris diplomon de pastro en la unitariisma teologio de Kluĵo kaj en 1966 diplomon de ĝenerallerneja instruisto pri la rumana kaj hungara lingvoj en Porinstruista Altlernejo de Târgu Mureș. Li instruis en 1954-1955 en Pálfalvatanya (apartenanta al komunumo Lupeni), en 1955-1956 en Bădeni. En 1960-1962 li estis helppastro, respektive pastro en Mihăileni, en 1962 laboristo en brikfabriko de Sighișoara. Li estis instruisto en 1963-1964 en Șapartoc kaj en 1964-1966 en Vânători. Ekde 1966 li instruis la rumanan kaj hungaran lingvojn kaj literaturojn en Bisericani. En tiu vilaĝo li estigis lokhistorian-etnografian muzeon en 1977. Li publikis etnografitemajn artikolojn en Hargita Kalendárium (1980), en Művelődés (1981), en Népismereti Dolgozatok (1983), en volumo A Duna menti népek hagymányos műveltsége aperinta en Budapeŝto en 1991. Fragmentoj el lia aŭtobiografia verko aperis en la periodaĵo Átalvető[1] Arkivigite je 2008-12-22 per la retarkivo Wayback Machine en Győr en 2008 kaj 2009. Li estas ano de Kriza János Néprajzi Társaság, de EMKE, EME kaj aliaj.

Pli gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Székelyszentlélek 670 éve (vilaĝmonografio pri Bisericani) 2-a volumo.2003.
  • Ne nézze senki csak a maga hasznát - Kooperativa movado en Valea Homorodului, 1995;[
  • Nyikómenti hármaskönyv, 2006;[2].
  • Bálint Dezső – Kovács Piroska – Balázsi Dénes: Lámpások voltunk..., Red.: Imola Ozsváth, (Vivkariero de 3 instruistoj vilaĝaj), 2009.
  • Ácsok, kőművesek, országépítők, Székelyudvarhely, 2012.

Libroj redaktitaj[redakti | redakti fonton]

  • Székelyszentlélek 670 éve (vilaĝmonografio pri Bisericani). Red. Balázsi Dénes. Verkis: 1-a volumo: D-o P. Fidél Benedek; 2-a volumo: Dénes Balázsi.
  • A keresztet...elvállalom - Dr. P. Benedek Fidél születésének 100. évfordulójára (Por 100-jara datreveno de Fidél P. Benedek), 2007.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]