Dénes Penyigey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Penyigey
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1909 (1909-04-12)
en Kluĵo
Morto 25-an de majo 1974 (1974-05-25) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto de agrikulturo • terkultivistopolitikisto
vdr

PENYIGEY Dénes (penjigei) estis hungara plantkultivisto, agrohistoriisto, universitata profesoro naskita en Koloĵvaro 12-an de aprilo 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de majo 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Penyigey finis agroakademion en Debreceno, doktoriĝis pri ŝtatjuro en 1947, de 1930 li prelegis en Debreceno ĝis 1948, de 1954 ĝis 1956 li estis loktenanto de ministro pri agrikulturo, de 1960 li denove estis lekciisto en Budapeŝto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A dohány elterjedése, hazai termesztésének kialakulása (Bp., 1957);
  • A kenyérgabona kérdés (kun Sándor Kapás kaj Zsigmond Papp, Bp., 1965);
  • Növénytermesztés homokon (kun József Antal kaj Sándor Egerszegi, Bp., 1966)
  • Debrecen erdőgazdálkodása a XVIII. században és a XIX. sz. első felében (Bp., 1980);
  • Tessedik Sámuel (Bp., 1980).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.