Dévaványa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampoj kaj vojo ĉe Dévaványa
Dévaványa
urbo
Flago
Blazono
Areo 217 km² (21 700 ha)
Loĝantaro 8 980
Poŝtkodo 5510
Telefona antaŭkodo 66
Vikimedia Komunejo: Dévaványa
Retpaĝo: devavanya.hu

Dévaványa [dEvavAnja], rumane Devǎneşti estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, iam en subregiono de Szeghalom, nun en Distrikto Gyomaendrőd.

Urbodomo de Dévaványa

Situo[redakti | redakti fonton]

Dévaványa situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Gyomaendrőd-Püspökladány.

Ĉefstrato de Dévaványa

Historio[redakti | redakti fonton]

Dévaványa estis kampurbo inter 1523-1872, poste grandvilaĝo ĝis 1945, ĝis vilaĝo 1970. Poste denove ĝi estis grandvilaĝo, fine urbo ekde 2000.

En 1514 la loĝantoj patoprenis en ribelo de Georgo Dózsa. Dum la turka dominado la loko estis sultana bieno, sekve la loĝantoj ne suferis multe. En 1693 la tataroj prirabis la urbeton. En 1919 la rumanoj okupis la urbeton. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj.

La urban ekonomion karakterizas okupiĝo pri agrikulturo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Dévaványa naskiĝis pentristo Ferenc Berényi.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]