Döttingen AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Döttingen
Döttingen
Blazono de Döttingen
Aroponto en Döttingen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 34′ 15″ N 8° 15′ 35″ O / 47.57083 °N, 8.25972 °O / 47.57083; 8.25972 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 15″ N 8° 15′ 35″ O / 47.57083 °N, 8.25972 °O / 47.57083; 8.25972 (mapo)
Areo 6,92 km²
Alteco 328 m super marnivelo
Poŝtkodo 5312
Komunumkodo 4304
Mapo de Döttingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Döttingen estas urbo komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3629 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Döttingen situas ĉe la orienta bordo de la rivero Aro. En nordoriento de la komunumo toviĝas la Baraĵlago de Klingnau. Sur la teritorio de la komunumo paralele al Aro fluas kanalo, kiu formas sur la rivero la artefaritan insulon Beznau.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,92 km², de kiuj 2,41 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,81 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 515 m s.m. sur la monteto Aemmeribuck, dum la plej malalta punkto situas sur 318 m s.m. ĉe la bordo de la Baraĵlago de Klingnau.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Döttingen limas en nordo al Klingnau, en nordoriento al Bad Zurzach, en oriento al Tegerfelden, en sudo al Würenlingen, kaj en okcidento aliflanke de la rivero al Böttstein.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La nukleaj centraloj de Beznau

Sur la artefarita insulo de la rivero Aro troviĝas la du nukleaj centraloj de Beznau, kiuj estas la plej grava labordonanto en la komunumo. Beznau 1 estas la plej malnova ankoraŭ funkcianta nuklea centralo en Svislando, kiu utiligas malnovan reaktortipon kaj estas ofte kritikita pro sekurecaj mankoj. La 4-an de decembro 2008 la elektroindustrio deponis permespeton por konstruo de 3-a nuklea reaktoro en Beznau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Döttingen

La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Turgi al Koblenz kun rektaj trajnoj al Waldshut, Baden kaj Bad Zurzach. De la stacidomo ekzistas poŝtaŭtolinioj al Baden, Brugg, Laufenburg, Mandach kaj Niederweningen.

En la jaro 1915 ekzistis planoj por la konstruo de fervolinio tra la Surb-Valo al Niederweningen, kie finas fervojlinio de Zuriko. La planoj bedaŭrinde neniam realiĝis.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Koblenz al Baden. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 18 kilometrojn sude en Dättwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Döttingen datiĝas el la jaro 1239 kiel Totingen.

En mezepoko Döttingen troviĝis sub la regado de la Habsburgoj. Gravaj bienposedantoj estis la Monaĥejo Sankt-Blasien kaj la Episkopejo Konstanco, kiu lasta posedis la malaltan jurisdikcion pri la vilaĝo.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Döttingen fariĝis parto de la voktejo Klingnau en la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Döttingen fargiĝis nun komunumo de la argovioa distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen