Donald Broadribb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el D.Broadribb)
Donald Broadribb
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1933 (1933-01-01)
Morto 13-an de oktobro 2012 (2012-10-13) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Donald R. BROADRIBB (naskiĝis en 1933, mortis la 13-an de oktobro 2012) estis doktoro pri filologio de la hebrea, aramea kaj araba lingvoj, estis usona esperantisto vivinta en Aŭstralio, honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj membro de la Akademio de Esperanto (1972-1981, 1992-2012).

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Broadribb studis filozofion, teologion, lingvistikon kaj psikologion, fariĝis bakalaŭro de la Universitato de Rochester, Novjorkio, Usono en 1954, magistro de la Universitato de Ilinojso, Usono, en 1956, magistro pri teologio, d-ro (doktoro pri filozofio) de la Universitato de Melburno, Aŭstralio en 1974. Li estas diplomito de C.G. Jung-Instituto en Zuriko, Svislando kaj emerita psikoanalizisto.

Redaktoro kaj recenzisto[redakti | redakti fonton]

Broadribb redaktis la gazetojn Kristana Bulteno (1956-1960), Nord-Amerika Esperanto-Revuo (1959-1962), Biblia Revuo (1964-1972), kiun li mem fondis, La Nigra Cigno (1980-1988), kaj Esperanto sub la Suda Kruco (1989-2008), aŭstralia Esperanto-gazeto, kiu estas publikata de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ekde 2008 li redaktis kaj eldonis la retrevuon Mirmekobo, kiun li fondis. Li estis konstanta kunlaboranto de la magazino "Monato", por kiu li verkis multajn recenzojn.

Terminologo kaj vortaristo[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ aktivis kiel vortaristo kaj terminologo kaj verkis "Suplementon al la Esperanto-Angla Vortaro de Millidge" (Novjorko, 1957) kaj "Terminaron por bibliaj studoj" (kun George Rust, Ravenna 1973). La Ilustrita Vortaro de Esperanto de Azorín de 1955 listigas lin kiel "kontrolinto" (tie ankaŭ junaĝa foto).

Tradukisto[redakti | redakti fonton]

Broadribb i.a. tradukis el la angla, greka kaj hebrea: La respubliko (OSIEK-premio en 1995) kaj Kratilo de Platono, Eposoj el antikva Ugarito, Alico en Mirlando kaj Trans la spegulo de Lewis Carroll, La mirinda sorĉisto de Oz kaj 13 aliaj eroj de la Oz-serio. Amase artikolis kaj tradukis, interalie plurajn Skribrulaĵojn de la Morta Maro (La Mortmaraj rulaĵoj). Pri siaj spertoj pri tradukado el la hebrea li raportas en la studo La tradukado de hebrea poezio (en Festlibro Albault 2000, vd. poste).

Liaj tradukoj estas rete atingeblaj en eLibrejo

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2000: Biogramo en Haupenthal, Reinhard; Haupenthal, Irmi. De A al B. Festlibro por la 75a naskiĝtago de D-ro André Albault 1923 - 14 majo - 1998. Schliengen: Ed. Iltis, p. 275.
  • 1995: Broadribb, Donald. Broadribb pri Broadribb. En: La Gazeto 1995, n-ro 6, p. 16-29

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]