D. H. Lawrence

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D(avid) H(erbert) LAWRENCE (naskiĝis la 11-an de septembro 1885 en Eastwood, Nottinghamshire, mortis la 2-an de marto 1930 en Vence apud Nico, Francio) estis angla verkisto.

La filo de instruistino kaj ministo laboris dum tri jaroj kiel instruisto, ĝis kiam en la jaro 1911 lia unua romano aperis kaj li decidis dediĉi sin plene al la verkado. Dum du jaroj li vivis en Germanio, kie li edziĝis, poste li vojaĝis i.a. al Italio, Aŭstralio, Usono kaj Francio.

Influite de Sigmund Freud D. H. Lawrence en siaj verkoj kritikis la civilizacion, kiu detruas ĉian naturan sensualecon de la homoj. Lia malferma priskribo de seksaj interrilatoj elvokis ĉe kritikistoj riproĉojn pri pornografio. La romano Lady Chatterley’s Lover, verkita en la jaro 1928, nur 30 jarojn poste povis aperi plentekste.

Listo de verkoj

  • The White Peacock (romano, 1911)
  • Sons and Lovers (romano, 1913)
  • Love Poems (poemoj, 1913)
  • The Rainbow (romano, 1915)
  • Women in Love (romano, 1920)
  • Sea and Sardinia (vojaĝpriskribo, 1921)
  • Psychoanalysis and the Unconscious (eseo, 1921)
  • Phantasia of the Unconscious (eseo, 1922)
  • The Plumed Serpent (romano, 1926)
  • Lady Chatterley’s Lover (romano verk. 1928, plentekste eld. 1959 en Usono, 1960 en Britio)

En Esperanto aperis

  • Testuda krio. – En: Omaĝoj: poemtradukoj plejparte el la angla. – p. 66-70
  • Testuda krio ; Tero nekonata. – En: Angla antologio. - vol. 2. – p. 154-157
  • Suno. – En: Angla antologio. – vol. 2. – p. 410-426

Rete legebla