DARPA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La DARPA (Defense Advanced Research Projects Agency) estas agentejo de la Defenda Ministerio de Usono, kiu efektivigas alttek-projektojn por la usona militaro. La ĉiujara buĝeto sumas ĉ. 3 md. da USD (stato 2004).

Ĝi havis originale la nomon ARPA kaj estis fondita la 7-an de januaro 1958 de Dwight D. Eisenhower kaj estis alinomata en 1972 al DARPA, en 1993 reen al ARPA kaj en 1996 denove al DARPA.

La fondon de la organizo instigis la Sputnik-ŝoko kaj celis la elloboron malkovron de avangardaj, pintaj teknologioj.

La plej konata kaj sukcesa projekto de la agentejo estas la ARPANET, el kiu kreskis la hodiaŭa interreto. Krom tio gravas ankaŭ la kaŝteknologioj (Have Blue/F-117 ) kaj la GPS.

La agentejo sponsoras tradukajn programojn, evoluojn de memdirektitaj veturiloj.

Vidu

Eksteraj ligiloj