DELAG

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DELAG estas mallongigo por Deutsche Luftschifffahrts-Aktiengesellschaft, ĝi estis la unua flugtrafika entrepeno. Ĝi estis fondita la 16-an de novembro 1909 per ŝtata apogo kaj funkciigis trafik-aeroŝipojn konstruitajn de Luftschiffbau Zeppelin GmbH. La sidejo de la firmao estis Frankfurt.

La trafiko devintus komenciĝi en 1910 per trafiko de aeroŝipo LZ 7 „Deutschland“, liverante pasaĝerojn de Frankfurt al Baden-Baden kaj Düsseldorf. La "Deutschland" neniiĝis 9 tagojnj post la ekflugo. Unu jaron poste oni enkondukis servon de stevardo en la aerioŝsipo LZ 10 „Schwaben“.

Jam ekzistis 1913 trafika reto inter Düsseldorf, Baden-Oos, Berlin-Johannisthal, Gotha, Frankfurt am Main, Hamburg, Dresden kaj Leipzig. La unua mondmilito malebligis aliĝon al aliaj eŭropaj ĉefurboj.

En julio de 1914, unu monaton de la milito, la komerca Zeppelin-aeroŝipoj de DELAG transpotis entute 34.028 pasaĝerojn en 1.588 vojoj kaj dum 3.176 flughoroj tra 172.535 km.

La aeroŝipoj devis esti transdonitaj al la entento en 1921.

La aeroŝipo LZ 127 „Graf Zeppelin“ laboris ekde septembro 1928 kaj estis la plej sukcesa transatlantika rigiad aeroŝipo. Ĝi estis ankaŭ la lasta aeroŝipo de DELAG.

Aeroŝipoj de DELAG

Antaŭ la unua mondmilito:

Post la unua mondmilito: