Dačice
| Dačice | |||
| germane: Datschitz | |||
| urbo | |||
|
Centro de Dačice el urba turo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Dačice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Jindřichův Hradec | ||
| Administra municipo | Dačice | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Montaro | Boh.-Mor. montetaro | ||
| Rivero | Moravská Dyje | ||
| Situo | Dačice | ||
| - alteco | 477 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°04′47″N 15°26′04″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.07972 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.07972°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 67,11 km² (6 711 ha) | ||
| Loĝantaro | 7 778 (10.06.2011) | ||
| Denseco | 115,9 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1183 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 380 01 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0313 | ||
| NUTS 5 | CZ0313 546127 | ||
| Katastraj teritorioj | 11 | ||
| Partoj de urbo | 16 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 19 | ||
| Retpaĝo: www.dacice-mesto.cz | |||
Dačice estas urbo en distrikto Jindřichův Hradec en Sudbohemia regiono, 12 km sude de Telč sur rivero Moravská Dyje en la plej suda angulo de Bohemia-Moravia montetaro. En la jaro 1960 ĝi estis dum administra reformo envicigita kun sia ĉirkaŭaĵo en Sudbohemian regionon. Ekde la 1-a de januaro 2000 ĝi estas parto de aŭtonomia Sudbohemia regiono (ĝis la 30-a de majo 2001 de Budějovica regiono). Malgraŭ ke la urbo apartenas en Sudbohemian regionon, ĝi situas sur la historia teritorio de Moravio kaj ĝi estas konsiderata kiel moravia. En la jaro 2011 ĉi tie vivis 7 778 loĝantoj.
Ĝi estas natura centro de la plej malantaŭa angulo de la sudokcidenta Moravio, kio estas donita ne nur pro ties situo, sed ankaŭ pro multo de servoj, vendejoj, firmaoj kaj vico da kulturaj kaj sportaj ekipaĵoj, kiel estas kinejo aŭ moderna sporta stadiono. Vico da ĉirkaŭaj fiŝlagoj, arbaroj, historiaj memorindaĵoj, kaj ankaŭ memorigaj, pro mitoj famigitaj lokoj, finkreas la pentrindan karakteron de la urbo kaj la ĉirkaŭa regiono. En la urbo oni regule aranĝas ankaŭ vicon de kulturaj festivaloj.
La historia kerno de la urbo estas urba memoriga zono.
[redakti] Historio
La unua skribmencio pri Dačice devenas el la jaro 1183 el kroniko de Jarloch, abato de premonstrata monaĥejo en Milevsko, kiam znojma princo kaj moravia marggrafo Konrado Oto lasis konsekri preĝejon en Dačice fare de olomouca episkopo Pelhřim.
[redakti] Kubsukero
Interesaĵo estas en spaco antaŭ la preĝejo troviĝanta granita monumento omaĝe al kubo de sukero, ĉar en ĉi tiea rafinejo estis en la jaro 1843 fabrikita fare de Jakub Kryštof Rad la unua kubsukero en la mondo.
[redakti] Fotogalerio
|
|
|
|---|---|
|
Bílkov | Borek | Dačice I | Dačice II | Dačice III | Dačice IV | Dačice V | Dolní Němčice | Hostkovice | Hradišťko | Chlumec | Lipolec | Malý Pěčín | Prostřední Vydří | Toužín | Velký Pěčín |
|