Dadaismo
Dadaismo estas arta stilo; kelkaj nomas ĝin arta movado, kiu floris inter 1916 kaj 1924.
Ĝi ekestis en 1915, kiam la verkisto Hugo Ball en Zuriko kunvenigis artistojn diversbranĉojn kaj hazarde (?) el vortaro germana-franca trovis la (francan) vorton "dada" (hobio, "amata ĉevaleto"), laŭ kiu li nomis la novan artstilon.
Laŭ kontraŭa tezo de Marcel Janco tiu evento estis posta inventaĵo; la nomo estis kreita laŭ la ŝampuno "DADA", tiutempe vendata (ankaŭ) en Zuriko.
Dadaismo relativigas aŭ eĉ dubindigas la tutan ĝistiaman arton, troigante ties abstraktigojn ĝis sensencaj kaosaĵoj.
Gravaj dadaistoj
- Jean Arp (1886-1966)
- Johannes Theodor Baargeld (1892-1927)
- Hugo Ball (1886-1927)
- Marcel Duchamp (1887-1968)
- Max Ernst (1891-1976)
- Elsa von Freytag-Loringhoven (1874-1927)
- George Grosz (1893-1959)
- Raoul Hausmann (1886-1971)
- Hannah Höch (1889-1978)
- Hans Richter (1880-1976)
- Kurt Schwitters (1887-1948)
- Walter Serner (1889-1942)
- Tristan Tzara (1896-1963)
- Johannes Baader (1875-1955)
- John Heartfield (1891-1968)
- Richard Huelsenbeck (1892-1974)
- Marcel Janco (1895-1984)
- Man Ray (1890-1976)