Dadro kaj Nagar-Havelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
दादर और नगर हवेली
Dādra ôr Nagar Havelī

Dadra and Nagar Haveli
Ŝtata aranĝo asocia teritorio de Barato
Ĉefurbo Silvaso
Areo 491 km²
Loĝkvanto 220.451 (2001)
Loka lingvo guĝarata lingvo kaj aliaj

Dadro kaj Nagar Havelio (hinde दादर और नगर हवेली - Dādra ôr Nagar Havelī, guĝarate દાદરા-નગરહવેલી - Dādrā-Nagarhavelī, angle Dadra and Nagar Haveli, estas du malgrandaj, komune ne koneksantaj teritorioj sur limoj de barataj federaciaj ŝtatoj Guĝarato kaj Maharaŝtro (130 km norde de Bombajo), kiuj estas administrataj kiel asociaj teritorioj de Barato per centra registaro el Delhio.

En unuaj mencioj pri tiu ĉi regiono oni parolas pri registaro de diversaj dinastioj de origina loĝantaro de nacio Koli. En la 13-a jarcento falis la tuta regiono sub regadon de rajputa dinastio, la teritorio Dadro kaj Nagar Havelio fariĝis parto de malgranda ŝtato Ramnagaro ĝis duono de la 18-a jarcento, kiam la potenco transiris je dinastio maratoj. Ekde la jaro 1783 (Nagar Havelio) respektive 1785 (Dadro) la teritorio apartenis al Portugala Hindio.

Situo de la teritorio

En julio de 1954 transprenis la potencon lokaj nacionalistoj, kiuj kreis porbaratan administradon kaj ĉar Barato hezitis doni al portugalaj taĉmentoj permesilon por trairi tra barata teritorio (kun celo subpremi la ribelon), tiu ĉi stato daŭris ĝis la 11-a de aŭgusto de 1961, kiam Barato anektis la teritorion kaj oficiale envicigis kiel asocian teritorion en Baraton.

Dadro estas enklavo sur la teritorio de ŝtato Guĝarato, Nagar Havelio situas nur kelke da kilometroj pli sude inter ŝtatoj Guĝarato kaj Maharaŝtro. La suma areo faras 491 km², loĝkvanto laŭ lasta popolnombrado el marto de 2001 220.451 loĝantoj. Ĉefurbo estas Silvaso, kiu havas ĉirkaŭ 12.000 loĝantoj.

La asocia teritorio estas milde ondiĝinta, ĝi atingas altecon nur iom pli ol 300 m super maro kaj ĝi estas proksimume arbarizita el 40 procentoj. Tra la teritorio trafluas rivero Damangango (ankaŭ Daman Ganga), kiu proksimume 25 km nordokcidente enfluas en maron (en distrikto Damano)

Plej multe parolata lingvo estas guĝarata lingvo, plu marata lingvo kaj aliaj. La loĝantaron kreas hinduista majoritato kun kristanismaj kaj muslimaj minoritatoj. Ĉirkaŭ 80 % da loĝantaro estas okupita en agrikulturo, kie grandan rolon ludas kulturado de rizo kaj mileo. Sekve de malaltaj impostoj eblas trovi ankaŭ limigitan nombron de malgrandaj uzinoj kaj manufakturoj de prilabora kaj kemia industrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]