Dafodilo
Dafodilo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Narcissus pseudonarcissus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Narcissus pseudonarcissus L. 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La dafodilo (Narcissus pseudonarcissus) estas bulbkreskaĵo kiu origine troviĝas en herbejoj, arbaroj kaj sur rokecaj lokoj. La planto estas multope kultivata kaj la kultivita formo ofte troviĝas en sovaĝiĝinta stato.
Priskribo
La folioj kaj la flortigo elteriĝas el bulbo, kiu estas tre venena. La folioj estas grize verda, liniforma kaj havas longon de 12-35 cm. Dafodiloj altas ĝis 20-35 cm.
La tepaloj estas flavaj, la petalo estas forte flava kaj trompetforma. La trompeto estas proksimume samlonga kiel la tepaloj aŭ iom pli mallongaj. La foliingo estas bruna kaj papereca. La floroj staras knikante sur iom platigitaj flortigo. La dafodilo floras sole staranta dum la printempo: de marto ĝis majo. La frukto estas kapsulo.
-
La floro
Retejoj
nederlande (Narcissus pseudonarcissus subsp. pseudonarcissus)}}
angle Brita enciklopedio