Dagmar Matějů

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dagmar Matějů
Persona informo
Naskonomo Dagmar Chvátalová
Naskiĝo 8-an de majo 1985 (1985-05-08) (38-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Frat(in)o Vladimíra Chvátalová
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dagmar MATĚJŮ (ĝis 2012 Dagmar CHVÁTALOVÁ), nomata Dáša [da:ŝa] (naskiĝis la 8-an de majo 1985) estas ĉeĥa esperantistino.

Kun Marek Blahuš kaj Tomáš Břicháček ŝi fondis en 2005 novan organizon de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj estis elektita ĝia unua prezidantino. En 2006 ŝi fariĝis vicprezidantino kaj ekde 2007 ĝis 2012 ŝi estis kasistino. Dum la 65-a IJK en 2009 ŝi estis la ĉefa respondeculo pri ejoj kaj la sola persono en la organiza teamo kun rekta rilato al la kongresurbo Liberec (ŝi studis pedagogion ĉe la Teĥnika universitato en Liberec).

Ŝi enĉeĥigis la malnovan retejon de TEJO kaj dum pluraj jaroj tradukadis la retejon lernu!.

Ŝia pli aĝa fratino Vladimíra Chvátalová estas konata aktivulino de internacia junulara Esperanto-movado, iama ĝenerala sekretario de TEJO.

Dagmar Matějů vivas en Světlá nad Sázavou, estas edziĝinta (ekde la 25-a de aŭgusto 2012 kun Jiří Matějů) kaj havas du infanojn.