Dagmar Pecková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dagmar Pecková
Dagmar Pecková en la jaro 2014
Dagmar Pecková en la jaro 2014
Bazaj informoj
Naskiĝo 4-an de aprilo 1961 (1961-04-04) (63-jaraĝa)
en Chrudim
Retejo www.dagmarpeckova.com
Persona informo
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Praga konservatorio
Okupo
Okupo operkantisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.dagmarpeckova.com/
vdr

Dagmar Pecková (naskiĝis la 4-an de aprilo 1961 en Medlešice ĉe Chrudim) estas ĉeĥa kaj internacie aprezata operkantistino, mezosopranistino.

Jam dum sia studado en Praga Konservatorio ŝi estis opereta solistino en Pilseno kaj en Muzika teatro en Karlín (Prago). Post dujara studado en Dresdeno en 1987 ŝi estis akceptita kiel solistino de la Saksa Ŝtatoperejo (Semperoperejo) en Dresdeno, unu jaron pli poste ŝi fariĝis solistino de Ŝtatoperejo en Berlino. Krome ŝi prezentiĝis en aliaj mondaj operscenejoj (Stutgarto, Ĝenevo, Munkeno, San Francisco, Parizo, Barcelono k.a.) kaj en londona reĝa operejo en Covent Garden. Ŝi koncertis en Vieno, Madrido, Londono, Tokio, Zuriko, Montrealo, Moskvo kaj multaj aliaj urboj; ŝi kantis ankaŭ en novjorka Carnegie Hall. Ŝi partoprenis en internaciaj muzikfestivaloj en Bregenz, Salzburgo, Prago, Edinburgo kaj Sankta Sebastiano.

Ŝi ofte kunlaboras kun orkestro Ĉeĥa filharmonio (Jiří Bělohlávek, Sir Charles Mackerras, Richard Hickox, Libor Pešek k.a.), kun kiu ŝi realigis turneon en Japanio, Suda Koreio kaj Honkongo.

Al ŝiaj plej elstaraj registraĵoj apartenas KD kun arioj de Gustav Mahler kaj Wolfgango Amadeo Mozart.

En 1995 estis nomita laŭ ŝi asteroido 18460 Pecková. En 1999 ŝi ricevis premion de Thalia en fako de opero pro la rolo Carmen en Nacia Teatro en Prago.

Nuntempe ŝi vivas en Heuweiler (Germanio) kun sia edzo, germana muzikisto Klaus Schiesser. Ŝi havas du gefilojn, filon Theodor, kies patro estas violonĉelisto Aleš Kaspřík, kaj el la nuntempa geedziĝo naskiĝintan filinon Dorothea. Ŝia unua edzo estis ĵurnalisto Jiří Vejvoda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Muzikaj videoregistraĵoj[redakti | redakti fonton]